Andor Wellisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Wellisch
Persona informo
Naskonomo Andor Wellisch
Naskiĝo 14-an de februaro 1887 (1887-02-14)
en Budapeŝto
Morto 6-an de marto 1956 (1956-03-06) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Alfréd Wellisch
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Andor Wellisch [veliŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Wellisch Andor István estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis vágvecsei, lia familia nomo ŝanĝiĝis al Vecsey [veĉei] en 1946, lia patro estis Alfréd Wellisch.

Andor Wellisch[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1887 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de marto 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Wellisch devenis el juda familio. La juna Andor jam frue lernis en ateliero de sia patro kaj li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1910. Inter 1910-1912 li laboris en Berlino kun en:Bruno Möhring kaj Oszkár Kaufmann. Hejmenveninta li transprenis atelieron de sia patro. Li ofte laboris en la ateliero kun Iván Vydarény. Li batalis dum la 1-a mondmilito en rango ĉefleŭtenanto. Li edziĝis en 1920, 2 filoj naskiĝis en 1921 kaj 1927. Iam li katolikiĝis.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • domo Staffenberg (trakonstruo, 1926)
  • pluraj vilaoj, ludomoj kaj lernejoj
  • minista kolonio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]