Gábor Zoboki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Zoboki
Gábor Zoboki
Gábor Zoboki
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1963 (1963-01-24) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • ELTE Radnóti Miklós School
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Gábor Zoboki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zoboki Gábor estas hungara arkitekto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013).

Gábor Zoboki[1] naskiĝis la 24-an de januaro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Zoboki akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1988, sed iterrompe li studis dirigentadon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Post siaj studoj li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno. Inter 1990–1992 li studis en majstra lernejo, lia instruisto estis Gábor Turányi. Inter 1992-1997 li laboris en la ĉefurba municipa oficejo, poste li fondis propran atelieron. En 2008 li akiris sciencan gradon DLA kaj habilitiĝo okazis en 2012. Li ricevis plurajn premiojn inter 1997-2012, poste premion Kossuth en 2022.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Palaco de Artoj (Budapeŝto, 2002-2005)
  • kemia instituto (Budapeŝto, 2007)
  • telefonia sidejo (Törökbálint, 2008)
  • renovigo de Teatro Erkel (2013)
  • nova kultura centro (Ŝenĵeno, 2014)
  • palaco Dorottya (Budapeŝto)
  • rekonstruo de finhaltejo de ĉevaltira tramo (2017)

Lia filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Halj már meg! (2016, arkitekta rolo)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]