William Maclure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Maclure
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1763 (1763-10-27)
en Ayr
Morto 23-an de marto 1840 (1840-03-23) (76-jaraĝa)
en Meksiko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo geologobotanikisto • entomologo
vdr

William MACLURE (27a de oktobro 1763 – 23a de marto 1840) estis usonigita skotdevena geologo, kartografo kaj bonfaristo.[1][2] Li estas konata kiel la 'patro de la usona geologio'.[3][4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel sociala eksperimentanto pri novaj tipoj de komunuma vivo, li kunlaboris kun la brita sociala reformisto Robert Owen, (1771–1854), en Indianao, Usono.

Maclure havis tre sukcesan komercan karieron, kaj riĉiĝo permesis al li retiriĝi en 1797 estante 34-jaraĝa por dediĉi sin al sciencaj, geologiaj kaj aliaj interesoj. En 1809 li faris la plej fruan klopodon de geologia mapo de Usono.[5]

En 1807, Maclure komencis la mem-devigan taskon fari geologian esploron de Usono. Preskaŭ ĉiu ŝtato en Usono estis trairita kaj mapita de li, kaj la Montoj Aleganoj estis trapasataj kaj retrapasataj ĉirkaŭ 50 fojojn.[6] La rezulto de lia senhelpaj laboroj estis submetita al la Usona Filozofia Societo per memoraĵo titolita Observations on the Geology of the United States explanatory of a Geological Map, kaj publikigita en la Society's Transactions, kune kun la unua geologia mapo de la lando.[7] Tio antaŭis la geologian mapon de Anglio de William Smith je ses jaroj, kvankam ĝi estis farita uzante diferencan klasigon de rokoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "MACLURE, WILLIAM (1763 - 1840)". The Encyclopaedia Britannica; A Dictionary of Arts, Sciences, Literature and General Information. XVII (LORD CHAMBERLAIN to MECKLENBURG) (11a eld.). Cambridge, England: At the University Press. 1911. p. 263. Alirita la 29an de januaro 2019 – tra Internet Archive.
  2. Bantu, Richard E. (1948). "New Harmony's Golden Years". Indiana Magazine of History (1): 26. Alirita la 6an de julio 2012.
  3. Geikie, Archibald (1905). The Founders of Geology (2a eld.). Londono kaj Novjorko: Macmillan and Co., Limited. pp. 458. Alirita la 4a de junio 2020 – tra Internet Archive.
  4. Merrill, George P. (1906). Contributions to the History of American Geology. Washington, D.C.: Government Printing Office. p. 217. hdl:2027/mdp.39015066939177.
  5. Merrill, G.P. (1904) Contributions to the history of American geology. Rep. US Natn. Mus. For 1904, Gov Printing Office, Washington D.C., 189-733, 1906
  6. Greene, J.C.; Burke, J.G. (1978). "The Science of Minerals in the Age of Jefferson". Transactions of the American Philosophical Society. New Series. 68 (4): 1–113 [39]. doi:10.2307/1006294. JSTOR 1006294.
  7. Maclure's 1809 Geological Map. davidrumsey.com Alirita la 4an de junio 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Harvey L. Carter, "William Maclure," Indiana Magazine of History, vol. 31, no. 2 (June 1935), pp. 83–91. In JSTOR
  • Alberto Gil Novales, Maclure en España. Iniciativas de Cultura, 1981.
  • Donald E. Pitzer, "William Maclure's Boatload of Knowledge: Science and Education into the Midwest", Indiana Magazine of History, vol. 94, (1998), pp. 110–135.
  • Leonard Warren, Maclure of New Harmony: Scientist, Progressive Educator, Radical Philanthropist. Bloomington, IN: Indiana University Press, 2009.
  • Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Maclure, William". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]