Takobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maliano montranta tre ornamita takubo - la ledokovrita ruĝa ŝirmo-butono estas evidenta, kiel la strikanaletoj de la klingo kaj ledotolo de la takobingo.

La takobotakubo estas tipo de larĝa glavo origina el okcidenta Sahelo, descendinta el la variaj bizancaj kaj islamaj glavoj uzitaj en Nordafriko. Tre asociaj kun Tuaregoj, Haŭsoj kaj Fulanoj, ĝi havas rektan du-randan klingon ĉirkaŭ 1 metre longa, kutime importita el Eŭropo.[1][2] Tiu glavotipo povas montri kelkajn elstarajn trajtojn, kiel tri aŭ pli strikanalojn kaj rondoforman pinton.[3]

Ĉar Tuaregoj malemas tuŝi feron, la takoba tenilo, kiel multaj aliaj feraĵoj, estas tute kovrita. Tipe la simpla sed profunda ŝirmo-butono estas el ferfolio, aŭ el fer-kadrita ligno, kovrita per tola ledo, kaj foje ŝirmita el latunoarĝento; ankaŭ la tenilo estas ofte led-kovrita sed la tenilpometo estas ĉiam el metalo, ofte stanokupro, foje fero aŭ arĝento.[4] Alternative la tuta tenilo povas estis kovrita per stano aŭ arĝento. La glavingo estas farita el prilaborita tola ledo. Geografiaj variaĵoj en la formo de la tenilo estis notitaj, sed rigora tiparo ne estis establita. Variado en la kvalito de klingo kaj teniloj de takoboj probable montras ĉefe la riĉon de la posedanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jones, Lee A.. Takouba - Swords of the Saharan Tuareg (15a de marto 1998). Alirita 6a de julio 2019.
  2. What is a takouba?. Takouba Research Society. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 6a de julio 2019.
  3. Spring, p. 40
  4. Spring, p. 30

Literaturo[redakti | redakti fonton]