Plata armaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armaĵo por Gustavo Vasa farita de Kunz Lochner, ĉirkaŭ 1540 (Livrustkammaren).

Plata armaĵo estas historia tipo de personkorpa armaĵo farita el platoj da bronzo, feroŝtalo, kulminata en la ikona armaĵa vestaro tute ŝirmanta la portanto. Kvankam estas fruaj antaŭaĵoj kiel la Rom-epoka "lorica segmentata", la kompleta plata armaĵo disvolviĝis en Eŭropo dum la fino de la Mezepoko, speciale en la kunteksto de la Centjara Milito, el la platomantelo vestita sur la maŝkuto dum la 14a jarcento.

En Eŭropo, la plata armaĵo atingis sian pinton en la fino de la 15a kaj komenco de la 16a jarcentoj. La kompleta aro de la armaĵo, referencata ankaŭ kiel panoplio, estas tiel trajto de la lasta fino de la Mezepoko kaj komenco de la Renesanco. Ties populara asocio kun la "mezepoka kavaliro” estas okazigita per la specializitaj sportaj turniroj kiuj disvolviĝis en la 16a jarcento.

Kompleta vestaro de gota platarmaĵo estis vestita en batalkampoj de la Burgundiaj kaj Italaj militoj. La plej pezaj armaĵigitaj trupoj de tiu periodo estis tiuj de la peza kavalerio, kiel la nomataj ĝendarmoj kaj la fruaj kirasistoj, sed ankaŭ la infanteria trupoj de la svisaj solduloj kaj la germanaj Landsknechten portis pli malpezajn vestarojn de "tri kvaronoj" de municia armaĵo, kiu lasis la krurojn senprotektaj.[1]

La uzado de plata armaĵo malpliiĝis en la 17a jarcento, sed ĝi restis inter la nobelaro kaj inter kirasistoj dum la Eŭropaj militoj de religio. Post 1650, la plata armaĵo estis malpliigitaj al simpla brustoplato (kiraso) vestita de kirasistoj. Tio estis okazigita pro la disvolvigo de la silikeksploda musketo, kiu povis perkugle trabori armaĵon je konsiderinda distanco. Por infanterio, la brustoplato akiris novan gravon pro la disvolvigo de mitrajlo fine de la Napoleonaj militoj. La uzado de ŝtalaj platoj kudritaj en la jakoj datas el la Dua Mondmilito, anstataŭita de pli modernaj materialoj kiel la fibro-fortigita plasto ekde la 1950-aj jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • R. E. Oakeshott, European weapons and armour: From the Renaissance to the industrial revolution (1980).
  • Brian R. Price, Techniques of Medieval Armour Reproduction. Boulder, CO: Paladin Press, 2000.
  • Ortiz, A.; Carretero, C.; et al. (1991). Resplendence of the Spanish monarchy: Renaissance tapestries and armor from the Patrimonio Nacional. New York: The Metropolitan Museum of Art.