Ascaris

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ascaris estas genro de nematodoj de la ordo Ascaridida de la familio Ascarididae. Inkludas kelkajn speciojn de parazitaj vermoj, kaŭzantoj de la malsano askariazo. Inter ili estas Ascaris lumbricoides, kiu infektas milionojn de homoj, kaj Ascaris suum, kiu infektas grandan kvanton de porkoj.[1]

Jam en la intesto, "Ascaris" povas esti inter 20 kaj 30 centometrojn longa. Ili estas trasmititaj tra vojo buŝ-feka, tio estas, tra malpuraĵo, tuŝinte tion kaj portante poste la fingrojn al la buŝo. Ĉar infanoj kutime ĉion tuŝas kaj portas siajn manojn al la buŝo, estas normale ke ili havas pli da risko ol plenkreskuloj infektiĝi el tiuj parazitoj.

La ciklo de Ascaris[redakti | redakti fonton]

La plenkreska Ascaris vivas en la gastiganto, la ino povas produkti ĉirkaŭ 200 000 ovojn ĉiutage partikulare rezistantaj,[2] kiuj estas evakuitaj eksteren kun la fekaĵoj. En maltaŭga medio, la ovoj povas travivi staton de latenteco de ĝis 10 jaroj, sed en taŭga medio la ovo kompletigas sian disvolvigon en tri aŭ kvar semajnoj. Se ovo estas englutita (kun la nutrado, tero, akvo aŭ fekaĵoj), la larvoj pasas tra diversaj organoj kiel la koro kaj pulmoj ĝis setliĝi en la intesto kie la parazito kompletigas sian disvolvigon ĝis la matureco. La Ascaris ne bezonas peran gastiganton intermeze por kompletigi sian vivociklon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Myers, P., R. Espinosa, C. S. Parr, T. Jones, G. S. Hammond, kaj T. A. Dewey (2008). «Genus Ascaris (intestinal roundworms)» (en angla). ADW - University of Michigan Museum of Zoology. Konsultita la 30an de julio 2020.
  2. Ibáñez, Marina (13a de junio 2014). Estudio estructural y biofísico de As-p18, una proteína de unión a lípidos novedosa, perteneciente al grupo de las FABPs de nematodos p. 264. Konsultita la 30an de julio 2020.