Hepatokancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hepatokancero estas kancero kiu ekas en la hepato.[1] Kancero kiu etendiĝas el aliloke al la hepato, konata kiel hepata metastazo, estas pli ofta ol tiu kiu ekas en la hepato.[2] Simptomoj de hepatokancero povas esti ŝvelo aŭ doloro en la dekstra flanko sub la riparejo, ŝvelo de abdomeno, flaveca haŭto, facileco al ekimozo, pezoperdo kaj malfortiĝo.[1]

La ĉefa kaŭzo de la hepatokancero estas cirozo pro hepatito B, hepatito Calkoholo.[3] Aliaj kaŭzoj estas la aflatoksino, la nealkohola grashepata malsano kaj hepatovermoj.[2] La plej oftaj tipoj estas hepatoĉela karcinomo (HĈK), kio faras ĝis 80% de kazoj, kaj kolangikarcinomo.[2] Malpli oftaj tipoj estas mukoza kista neoplasmo kaj intradukta papila galneoplasmo.[2] La diagnozo povas esti subtenita per sangekzamenoj kaj medicina bildigo, kun konfirmo per hista biopsio.[1]

Preventaj klopodoj estas imunigo kontraŭ hepatito B kaj traktado de tiuj infektita per hepatito B aŭ C.[2] Kanceranalizo estas rekomendata en tiuj kun kronika hepatomalsano.[2] Traktado povas esti kirurgio, celita terapio kaj radioterapio.[1] En kelkaj kazoj, ablaciterapio, emboliziga terapio aŭ hepatotransplanto povas esti uzata.[1] Malgrandaj ŝveloj en la hepato povas esti deproksime kontrolitaj.[1]

Unuaranga hepatokancero estas tutmonde la sesa plej ofta kancero (6%) kaj la dua ĉefa kaŭzo de morto pro kancero (9%).[2][4] En 2018, ĝi okazis en 841 000 perosnoj kaj rezultis en 782 000 mortoj.[5] En 2015, 263 000 mortoj pro hepatokancero estis okazigitaj de hepatito B, 245 000 de alkoholo kaj 167 000 de hepatito C.[6] Plej altaj indicoj de hepatokancero okazas kie hepatito B kaj C estas komunaj, kiel en Azio kaj Subsahara Afriko.[2] Maskloj estas plej ofte atakitaj de HĈK ol inoj.[2] Diagnozo estas plej ofta inter tiuj kiuj aĝas 55 ĝis 65 jarojn.[7] La kvinjara survivindico estas de 18.4 % en Usono,[7] kaj de 40.4% en Japanio.[8]

La vortoj "hepata" kaj "hepato" estas el la greka hêpar, kun la signifo "hepato".[9]

Signoj kaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar "hepatokancero" estas terminego por multaj tipoj de kancero, la signoj kaj simptomoj dependas el kiu tipo de kancero estas. Kolangikarcinomo estas asocia kun ŝvitego, iktero, abdomendoloro, maldikiĝo kaj hepatomegalio, nome pligrandiĝo de la hepato.[10] Hepatoĉela karcinomo estas asocia kun abdomena ŝvelo, abdomena doloro, vomado, anemio, dorsodoloro, iktero, jukado, maldikiĝo kaj febro.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Adult Primary Liver Cancer Treatment (PDQ®)–Patient Version (6a de julo 2016). Arkivita el la originalo je 2a de oktobro 2016. Alirita 29a de septembro 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 5.6. ISBN 978-9283204299.
  3. (17a de decembro 2014) “Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990–2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013.”, Lancet 385 (9963), p. 117–71. doi:10.1016/S0140-6736(14)61682-2. 
  4. (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.1. ISBN 978-9283204299.
  5. (November 2018) “Global cancer statistics 2018: GLOBOCAN estimates of incidence and mortality worldwide for 36 cancers in 185 countries.”, CA: A Cancer Journal for Clinicians 68 (6), p. 394–424. doi:10.3322/caac.21492. 
  6. (8a de oktobro 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980–2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015.”, Lancet 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/s0140-6736(16)31012-1. 
  7. 7,0 7,1 SEER Stat Fact Sheets: Liver and Intrahepatic Bile Duct Cancer. Arkivita el la originalo je 2017-07-28.
  8. がん診療連携拠点病院等院内がん登録生存率集計:[国立がん研究センター がん登録・統計]. Alirita 2a de februaro 2020.
  9. Hepato- Etymology. dictionary.com. Arkivita el la originalo je 10a de oktobro 2015. Alirita 24a de oktobro 2015.
  10. Cholangiocarcinoma en eMedicine. Alirita la 31an de julio 2020.
  11. Liver tumors in Children. Boston Children's Hospital. Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Arkivigite je 2011-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 2020-07-30.