Gurla Mandhata
Gurla Mandhata | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
7 694 m | ||
Geografia situo | 30° 26′ N, 81° 18′ O (mapo)30.43833333333381.299166666667Koordinatoj: 30° 26′ N, 81° 18′ O (mapo) | ||
| |||
Gurla Mandhata, Naimona'nyi aŭ Nemo Nani (en ĉina: 納木那尼峰) estas la plej alta pinto de Nalakankar Himal, malgranda submontaro de Himalajo. Ĝi estas tiel nomata laŭ la reĝo Mandhata de la dinastio de Ikŝvakuo. Ĝi kuŝas en la kantono Burang de la Ngari Prefekturo en Tibeto, apud la nordokcidenta angulo de Nepalo. Ĝi estas la 34a plej alta montopinto en la mondo (kun 7,694 m de alto kaj 500-metra elstareco). Ĝi elstaras ankaŭ ĉar estas tute ene de la Tibeta Altebenaĵo (plej montopintoj de simila alto - escepte la rimarkinda Ŝisapangmo, nome la 14a plej alta montopinto en la mondo - estas proksime aŭ ekster la bordo de la Altebenaĵo) kaj relative for de aliaj montopintoj de alto pli granda ol 7500 metroj. Ĝi estas trans la lago Manasarovar el la sankta montopinto de la monto Kajlaŝo. La tibetlingva nomo, Naimona'nyi, oni diras, ke derivas el naimo = "kuracherbo", na = "nigra", nyi = "alta bloko", kio farus "la monto de altaj blokoj de nigraj kuracherboj."[1]
Grimpado
[redakti | redakti fonton]En 1905, T. G. Longstaff, akompanata de du monargvidistoj kaj ses portistoj, faris klopodon al Gurla Mandhata. Ili ekrevenis je 7,000 m post esti kaptita de lavango kaj trafita de aliaj malfacilaĵoj.[2] Tio estis grava atingo tiame, speciale por tiom malgranda grupo; en tiu epoko neniu montopinto super 7,000 m estis grimpita kaj tiel la alto atingita de Longstaff reprezentis mondaltan rekordon.
En 1935, Viena studento, nome Herbert Tichy, maskita kiel hinda pilgrimo, faris veturon al la sankta monto Kajlaŝo. Survoje, li klopodis grimpi Gurla Mandhata ku unu el siaj portistoj, nome Kitar. Ili atingis alton de 23,400 futoj, sed ili revenis pro neĝofalo kaj malbona vetero.[3]
La unua sukcesa ascendo al la montopinto estis farita de japan/ĉina teamo estrita de Kacutoŝi Hirabajaŝi, tra la norda flanko de la monto, en majo 1985.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 American Alpine Journal 1986, p. 302.
- ↑ Jill Neate, High Asia, The Mountaineers, 1989.
- ↑ American Alpine Journal (2019). "Peaks in Asia". American Alpine Journal.