Ben Hecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ben Hecht
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1894 (1894-02-28)
en Nov-Jorko
Morto 18-an de aprilo 1964 (1964-04-18) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo koronaria trombozo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Washington Park High School
Okupo
Okupo scenaristo • romanisto • dramaturgoverkistoĵurnalistofilmproduktorofilmreĝisoroproduktoro
vdr

Ben Hecht ([h|ɛ|k|t]; 28a de februaro, 1894[1] – 18a de aprilo, 1964) estis usona scenaristo, reĝisoro, produktoro, dramaturgo, ĵurnalisto, kaj verkisto. Ĵurnalisto en sia junaĝo, li plue verkis 35 librojn kaj kelkaj el la plej interesaj scenaroj kaj teatraĵoj en Usono. Li ricevis listigojn por scenaroj, sola aŭ kunlabore, pro la historioj aŭ scenaroj de ĉirkaŭ sep dek filmoj.

Estante 16-jaraĝa, Hecht iris al Ĉikago, kie en siaj propraj vortoj, li "oftis en stratoj, putinejoj, policejoj, tribunaloj, teatrejoj, prizonoj, fitrinkejoj, kvartalaĉoj, frenezulejoj, incendioj, murdoj, tumultoj, bankedejoj kaj librovendejoj".[2] En la 1910-aj kaj fruaj 1920-aj jaroj, Hecht iĝis fama ĵurnalisto, eksterlandena korespondanto, kaj literatura figuro. En la 1920-aj jaroj, lia kunverkita, gazet-tema teatraĵo, The Front Page, iĝis sukceso en Broadvejo.

La Dictionary of Literary Biography – American Screenwriters nomas lin "unu el la plej sukcesaj scenaristoj en la historio de kino". Hecht ricevis suan unuan Oskar-premion pro la Plej Bonkvalita Historio pro Underworld (1927). Multaj el la scenaroj por kiuj li laboris estas nune konsiderataj klasikaĵoj. Li havigis ankaŭ historiajn ideojn por filmoj kiaj Stagecoach (1939). Kinhistoriisto Richard Corliss nomis lin "la Holivuda scenaristo", iu kiu "personigis Holivudon li mem". En 1940, li verkis, produktoris, kaj reĝisoris Angels Over Broadway, kiu estis nomumita por Plej Bonkvalita Scenaro. Totale, ses el liaj filmaj scenaroj estis nomumitaj por Oskar-premioj, kaj du estis premiitaj.

Hecht iĝis aktiva cionisto renkontinte kun Peter Bergson. Tuj antaŭ la Holokaŭsto ekis en Germanio, li verkis artikolojn kaj teatraĵojn pri la persekutado al eŭropaj judoj, kiel We Will Never Die en 1943 kaj A Flag is Born en 1946.[3] El liaj sepdek al naŭdek scenaroj, li verkis multajn anonime por eviti britan bojkoton al sia verkaro fine de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 1950-aj jaroj. La bojkoto estis reago al aktiva subteno fare de Hecht al paramilita agado kontraŭ la britaj fortoj en Palestino kaj de sabotado al britaj havaĵoj tie; en tiu epoko estas liverŝipo al Palestino estis nomita S. S. Ben Hecht.

Laŭ sia membiografio, li neniam uzis pli ol ok semajnoj por verki scenaron. En 1983, 19 jarojn post sia morto, Ben Hecht estis enkondukita en la Usona Teatra Famejo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ben Hecht en la Encyclopædia Britannica.
  2. Eszterhas, Joe. The Devil's Guide to Hollywood: The Screenwriter as God, Macmillan (2006)
  3. Medoff, Rafael. "Ben Hecht's "A Flag is Born" Arkivigite je 2015-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 25an de marto, 2015, en Wayback Machine, David S. Wyman Institute, Aprilo 2004
  4. "Theater Hall of Fame Gets 10 New Members". The New York Times. 10a de majo, 1983.