Family Plot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Family Plot
filmo
Originala titolo Family Plot
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21 mar. 1976, 9 apr. 1976, 28 maj. 1976, 8 jul. 1976, 21 jul. 1976, 6 aŭg. 1976, 16 aŭg. 1976, 19 aŭg. 1976, 27 aŭg. 1976, 28 aŭg. 1976, 9 sep. 1976, 11 sep. 1976, 12 sep. 1976, 14 okt. 1976, 13 jan. 1977, 20 jan. 1977, 28 mar. 1977, 1 okt. 1977, 10 nov. 1977, 3 sep. 1978, 18 okt. 1979, 1976
Ĝenro krimfilmo, mistera filmo, comedy thriller, komedia filmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Leonard J. South
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Ernest Lehman
Filmita en San-Francisko
Muziko de John Williams
Rolantoj Barbara Harris • Bruce Dern • Karen Black • William Devane • Ed Lauter • Cathleen Nesbitt • Katherine Helmond • Nicholas Colasanto • Edith Atwater • Richard Hale • Alfred Hitchcock • Warren J. Kemmerling • William Prince • Charles Tyner • Alan Fudge • Fran Ryan • Marge Redmond • Louise Lorimer
Produktinta firmao Universal Studios
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Family Plot (Familia Komploto) estas usona komedia trilera filmo en Technicolor de 1976 kiu estis la fina filmo reĝisorita de Alfred Hitchcock. Ĝi estis bazita sur la novelo de Victor Canning de 1972 nome The Rainbird Pattern, kiun Ernest Lehman adaptis por kino. En la filmo stelulas Karen Black, Bruce Dern, Barbara Harris kaj William Devane; ĝi estis publikigita en la Kinfestivalo de Cannes de 1976 Cannes Film Festival, sed ĝi ne eniris en la ĉefa konkurenco.[1]

Image of Hitchcock seated during the filming of Family Plot
Hitchcock labore por Family Plot, San Francisco, somero de 1975.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Family Plot estis la lasta filmo de Hitchcock. Ĝi rakontas la fuĝojn de "Madam" Blanche Tyler, ludita de Barbara Harris, fraŭdema spiritisto, kaj de ŝia taksiista amanto Bruce Dern, kiuj vivtenas sin el siaj trompopovoj. Kvankam Family Plot estis bazita sur la novelo de Victor Canning nome The Rainbird Pattern (1972), la tono de la libro estas pli sinistra. Scenaristo Ernest Lehman dekomence verkis la filmon kun pli akra tono sed li estis devigita al pli hela, pli komika tono fare de Hitchcock.

La historio inkludas du parojn: en unu "falsa" psikistino kaj ŝia taksiista fianĉo, kaj en la alia paro de profesiaj ŝtelistoj kaj kidnapistoj. Iliaj vivoj venas en konflikto pro la serĉado de malaperinta heredanto. La titolo de la filmo estas vortoludo: "family plot" povas referenci al areo en tombejo aĉetita de familio por la entombigo de kelkaj parencoj; kaj en tiu okazo ĝi povas signifi ankaŭ draman komploton en kiu partoprenas kelkaj familianoj.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Karen Black kiel Fran
  • Bruce Dern kiel George Lumley
  • Barbara Harris kiel Blanche Tyler
  • William Devane kiel Arthur Adamson/Edward Shoebridge
  • Cathleen Nesbitt kiel Julia Rainbird
  • Ed Lauter kiel Joseph P. Maloney
  • Katherine Helmond kiel Mrs. Maloney
  • Nicholas Colasanto kiel Victor Constantine
  • Edith Atwater kiel Mrs. Clay
  • William Prince kiel Episkopo Wood
  • Marge Redmond kiel Vera Hannagan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Festival de Cannes: Family Plot". festival-cannes.com. Arkivita el la originalo la 2012-09-27. Alirita la 6an de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]