Parko 2800-a datreveno de Erevano
Parko 2800-a datreveno de Erevano | |
---|---|
Parko 2800 datreveno.
| |
parko | |
Situo | |
Geografia situo | 40° 10′ 31″ N, 44° 30′ 26″ O (mapo)40.17527777777844.507222222222Koordinatoj: 40° 10′ 31″ N, 44° 30′ 26″ O (mapo) |
Urbo | Erevano |
Geografio | |
Areo | 1,5 ha |
Trajtoj | |
Kreo | 10-an de majo 2019 |
Tipo | Publika |
Parko 2800-a datreveno de Erevano (armene Երևանի 2800-ամյակին նվիրված այգի), estas publika parko dediĉita al la 2800-jariĝo de Erevano, situanta ĉe la centra Kentron-distrikto de la urbo. La 250-metrojn longa kaj 50-metrojn larĝa rektangula parko limas kun la stratoj Ĥorenaci, Grigor Lusavoriĉ, Bejruto kaj Italio, kaj havas areon de 1,25 hektaroj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Parko jam estis malfermita samloke dum la 1980-aj jaroj kiel etendaĵo de la proksima Angla Parko. Tamen ĝi estis en malbona stato en la 2010-aj jaroj. La Vardanian Family Charity Foundation sin devontigis por plibonigi kaj restarigi la parkon por esti preta en 2018, okaze de la 2800-jariĝo de la fondaĵo de Erevano. La fondaĵo prenis respondecon prizorgi la parkon dum 99 jaroj .[1] . Tamen, pro iuj teknikaj kialoj, la inaŭguro de la parko prokrastiĝis ĝis 2019.[2][3]
La oficiala inaŭguro de la parko okazis la 10an de majo 2019 kun la ĉeesto de ĉefministro Nikol Paŝinjan kaj la urbestro de Erevano Hajk Marutjan.[4]
250 novaj arboj estis plantitaj en la parko de 70 unikaj specioj. 2800 fontanoj estis instalitaj en la parko dediĉita al la 2800-jariĝo de la urbo. La grundo estas ornamita per 7 specoj de granitaj ŝtonoj kun la formo de tradicia armena tapiŝo kovranta areon de 5.420 kvadrataj metroj. Aliflanke, 5 bronzaj statuoj estis instalitaj ĉe la 4 anguloj de la fontana komplekso. La parko ankaŭ estas ornamita per statuoj de urartaj taŭroj kaj bronzaj leonoj. Ĉe la suda fino de la parko estas malgranda placo prezentanta la mapon de Erevano ĉirkaŭita de 45 inundaj fontanoj.[5]
Galerio[redakti | redakti fonton]
-
Urarta besto
-
la tapiŝo el granita ŝtono
-
la parko nokte
-
Fontanoj en la parko
Piednotoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Երեւանի 2800 ամյակին նվիրված այգի կհիմնվի (armene). armenpress.am (26an de decembro 2017). Alirita 9an de majo 2019.
- ↑ Երեւանի 2800-ամյակի այգին՝ սենսորային շատրվաններով ու արձանիկներով. Առավոտ – Լուրեր Հայաստանից (9an de majo 2019). Alirita 9an de majo 2019.
- ↑ Երևանի 2800-ամյակին նվիրված այգին պատրաստ կլինի 2019-ի գարնանը (վիդեո) (armene). panarmenian.net (19an de oktobro 2018). Alirita 9an de majo 2019.
- ↑ Վարչապետը մասնակցում է Երեւանի 2800-ամյակին նվիրված այգու բացմանը (armene). Alirita 10an de majo 2019.
- ↑ Բացվեց Երևանի 2800-ամյակին նվիրված պուրակը (armene). azatutyun.am/. Alirita 10an de majo 2019.