Emily Nasrallah
Emily Nasrallah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
إميلي نصر الله | |||||
Naskonomo | إميلي أبي راشد | ||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1931 en Kfeir | ||||
Morto | 14-an de marto 2018 (86-jaraĝa) en Bejruto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Libano vd | ||||
Alma mater | Usona universitato de Bejruto vd | ||||
Infanoj | 5 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto verkisto de porinfana literaturo ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Kairo • Bejruto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emily Nasrallah (ar: إيميلي نصر الله: n. la 6-an de julio 1931 en Kfeir, Libano, m. la 14-an de marto 2018 ) estis libana verkisto, kiu verkis en la araba. Ŝia naskiĝnomo estis Abi Rashed. Emily Nasrallah estas unu el la plej konataj verkistoj en la araba mondo. En siaj verkoj verkitaj por plenkreskuloj kaj infanoj, ŝi trovis poezian lingvon por priskribi ĉiutagan vivon en Libano detruita de milito[1].
Kiel ĵurnalistino por la libana tagĵurnalo As-Sayyad ŝi rapide akiris literaturan famon per la publikigo de sia unua romano 'Birdoj de septembro' en 1962.
La ĉefaj temoj de Nasrallah estis la libana civita milito, vilaĝa vivo en Libano kaj la emancipiĝo de virinoj. Ŝiaj verkoj ĝis nun estis tradukitaj al la anglan, germanan, danan, nederlandan kaj finnan.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Tuyur Aylul (Birdoj de septembro) gajnis la literaturan premion Said Akl en 1962.
- Shajarat al-Difla (La oleandro), 1968.
- Al-Rahina (La ostaĝo), 1974
- Tilka l-dhikrayat (Tiuj rememoroj), 1980
- Al-Iqlaʿ ʿaks al-zaman (Flugo tra tempo), 1981
- Al-Jamr al-ghafi (La dormanta lignokarbo), 1954
- Ma Hadatha Fi Jouzour Tamaya (Kio okazis en la Tamajaj Insuloj)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]
Filmeto pri Emily Nasrallah (kun subtekstoj en la angla kaj germana)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (ar, de, en) Lebanese author Emily Nasrallah wins award: "Language is key", Goethe Institut, 2017