Moreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moreo
duoninsuloregiono [+]

LandoGrekio
Koordinatoj37° 20′ 59″ N, 22° 21′ 8″ O (mapo)37.34972222222222.352222222222Koordinatoj: 37° 20′ 59″ N, 22° 21′ 8″ O (mapo)


Moreo (Grekio)
Moreo (Grekio)
DEC
Moreo
Moreo

Map
Moreo
vdr
Mapo de la mezepoka Peloponezo kun ties ĉefaj lokoj.

MoreoMorea (greke ΜορέαςΜωριάς) estis la nomo de duoninsulo de Peloponezo en suda Grekio dum la Mezepoko kaj la moderna epoko. La nomo estis uzita por la provinco de la Bizanca imperio konata kiel Moreja despotlando, de la Otomana Imperio kiel Morea Ejalet, kaj de la Venecia respubliko kiel mallongdaŭra Regno Morea.

Tradicie, fakuloj pensis, ke la nomo originiĝis el la vorto morea (μορέα), kun la signifo de moruso,[1] nome arbo kiu, ankaŭ konata en la regiono el la antikveco, akiris valoron post la 6a jarcento, kiam morusfoli-manĝaj silkraŭpoj estis portitaj el Ĉinio al Bizanco. La brita bizancisto Steven Runciman sugestis, ke la nomo venas "el la simileco de ties formo kun tiu de morusfolio".[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, μορέα. Perseus.tufts.edu. Alirita 2013-12-03.
  2. Runciman, A Traveller's Alphabet, "Morea")

Bibliografio[redakti | redakti fonton]