Eugen V. Witkowsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugen V. Witkowsky
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1950 (1950-06-18)
en Moskvo
Morto 3-an de februaro 2020 (2020-02-03) (69-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vvedenskoje-tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo literatursciencisto • verkistotradukisto • poeto • literaturhistoriisto • vikipediisto • prozisto vd
Aktiva dum 1969– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugen V. WITKOWSKY (ruse: Евге́ний Влади́мирович Витко́вский; n. la 18-an de junio 1950, m. la 3-an de februaro 2020[1]) estis rusa verkisto, recenzisto de literaturo, poeto kaj tradukisto.

Liaj du noveloj "Lando Sankta Vitus" (2001) kaj "Ĉertovar" (2007) estis elektitaj por la mallonga listo de la plej prestiĝa rusa premio Fantazio kaj Sciencfikio, la premio "Arkady kaj Boris Strugatsky" aŭ mallonge "Premio ABS"..

En 2003, Witkowsky fondis la retejon "Vek Perevoda" ("Epoko de Tradukado") kun reta forumo funkcianta kiel lernejo pri poezia tradukado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vek Perevoda

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Vek Perevoda (Epoko de tradukako)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) Умер писатель Евгений Витковский (Mortis verkisto Evgeny Vitkovsky), Livejournal.com