Solidiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafiko montranta solidiĝon de akvo, depende de la premo (MPa) kaj de la temperaturo (K); 1 atm = 0,101 MPa.
Faza diagramo de akvo (P = premo, T = temperaturo). La koloritaj sagoj rilatas al solidiĝo (blua) kaj sublimado (ruĝa). La proporcioj estas intence ŝanĝitaj por faciligi komprenon.

Solidiĝo, aŭ Solidigo, estas procezo per kiu likvo iĝas solido. La frostiĝo estas faztransiro, en kiu likvo iĝas solido kiam ties temperaturo malsupreniras sub ties frostopunkto. Kontraste, la solidiĝo estas simila procezo kiu okazas kiam likvo (ekzemple akvo) iĝas solido (glacio), ne pro malaltigo de temperaturo, sed pro pliigo de la premo kiu funkcias super ĝi. Spite tiun teknikan distingon, ambaŭ procezoj estas tre similaj kaj ambaŭ terminoj estas uzataj sinonime.

Fando estas la inversa faztransiro de solidiĝo.

Por la plej multaj substancoj, la punktoj de fandiĝo kaj frostiĝo estas la sama temperaturo; tamen, kelkaj substancoj havas diferencajn temperaturojn de transirado solido-likvo. Por ekzemplo, la gelozo (agaro) montras histerezon en siaj fandiga kaj frostiga punktoj. Ĝi fandiĝas je 85 °C kaj solidiĝas je 32 °C ĝis 40 °C.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «All About Agar». Sciencebuddies.org. Arkivita el la originalo en la 3a de Junio 2011. Konsultita la 5an de novembro 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]