Yosef Ahimeir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yosef Ahimeir
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1943 (1943-05-19) (80-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj anglahebrea
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Universitato je Tel-Avivo • Ohel Shem
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto • gazetoredaktisto
vdr

Yosef "Yossi" AHIMEIR (en hebrea: יוסף "יוסי" אחימאיר‎, 19a de Majo 1943) estas israela ĵurnalisto kaj iama politikisto, redaktoro de la hebrelingva ideologia gazeto - "Ha-Umma". Ekde Aprilo 2005 li estas ankaŭ la ĝenerala direktoro de la Instituto Jabotinsky de Israelo. Nuntempe, Ahimeir estas membro de la direktoraro de Yad Vashem kaj de la Internacia Stabanaro de Guberniestroj de la Universitato Ariel de Samario.

Li estis politikisto de la dekstra partio Likud. En 1984 li iĝis helpanto de la ĉefministro Jicĥak Ŝamir. En 1988 li estis nomumita Direktoro de la oficejo de la ĉefministro, postenon kiun li tenis ĝis Ŝamir perdis la balotadon de 1992.