Justa kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Justa kulturo estas koncepto rilate al sistema teorio kiu emfazas ke eraroj estas plejofte produkto de malbone funkcianta sistemo, prefere ol kaūzitaj de specifaj homoj aŭ grupo. En justa kulturo, post okazita eraro, la demando estas, “Kio funkciis malĝuste?” anstataŭ “Kiu kaŭzis la problemon?”. Justa kulturo estas la malo de kulpiga kulturo.

Justaj kulturoj helpas krei medion kie homoj sentas sin liberaj raporti erarojn kaj helpi la socion lerni el eraroj. Tio estas kontrasto al “kulpiga kulturo” kie homoj estas punitaj pro faritaj eraroj, sed kie la radikaj aferoj gvidintaj al la eraro ne estas ĝustigitaj. [1] En kulpigaj kulturoj, anstataŭ raporti erarojn, ili estas kaŝitaj, kio fine havas malbonajn konsekvencojn por la organizo kiel tuto.

En sistemo de justa kulturo, la fokuso estas pri funkcianta aŭ ne-funkcianta konduto aŭ laborsistemo.[2] Tio ĉi ebligas individuan respondecon kaj antaŭenigas lernad-organizan kulturon.

En ĉi tiu sistemo, honestaj homaj eraroj estas vidataj kiel lernoŝanco por la firmao kaj ties dungitoj. La individuo kiu faris la eraron povas ricevi aldonan trejnadon kaj subtenon.[3] Tamen, intenca miskonduto povas rezulti al disciplina ago kiel fino de dungado — eĉ se neniu damaĝo estis kaŭzita.

Laboro en la kampo de justa kulturo estis aplikata al industrio, kuracado, aviada industrio kaj aliaj industrioj.[4][5][6][7][8]

Laŭ James Reason, justa kulturo estas unu el la eroj de sekureca kulturo.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Catino, Maurizio (Marto 2008). "A Review of Literature: Individual Blame vs. Organizational Function Logics in Accident Analysis". Journal of Contingencies and Crisis Management (Revuo). 16 (1): 53–62. doi:10.1111/j.1468-5973.2008.00533.x . S2CID 56379831.https://doi.org/10.1111%2Fj.1468-5973.2008.00533.x
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-28. Alirita 2020-12-03.
  3. [1] Arkivigite je 2019-06-28 per la retarkivo Wayback Machine 9a de Aŭgusto, 2017.
  4. [2]
  5. [3]
  6. [4]
  7. [5]
  8. [6]
  9. [7]