Gisela de Akvitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gisela de Akvitanio
Persona informo
Naskiĝo
en nekonata valoro
Morto
en nekonata valoro
Familio
Edz(in)o Heriberto de Laon vd
Infanoj Bertrada de Laon vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gisela de Akvitanio aŭ simple Gisèle estas la hipoteza nomo de la edzino de Heriberto de Laon, aŭ Hardrad, grafo de Laon, nome de la patrino de la reĝino Bertrada de Laon († 783) kaj tial patrinflanka avino de Karolo la Granda.

Neniu dokumento ĉu tiutempa ĉu posta mencias la nomon de la edzino de la grafo Heriberto. Ne citita en 744 dum la geedziĝo de sia filino Bertrada kun Pipino la pli juna, tiam Majordomo de la Palaco, ŝi plej probable jam estis tiam mortinta.

En 1915, la historiisto Anton Halbedel proponis identigi tiun edzinon kun iu Ode filino de Teodoriko.[1] Poste tiu tezo estis abandonita, post la verkoj de la historiisto Eduard Hlawitschka.

En 1975, la genealogiisto kaj heraldikisto Szabolcs de Vajay proponis nomi tiun edzinon per la nomo Gisèle.[2] Li fakte estis rimarkinta, ke tiu nomo aperas ofte inter Karolidoj ekde Pipino la pli juna, dum ĝi estis antaŭe nekonata ankaŭ en la familio de Heriberto de Laon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anton Halbedel, Fränkische Studien, Berlin, 1915.
  2. Szabolcs de Vajay, «Die Namenswahl des Karolinger. Die Onomastik als Leitfaden zur Bestimmung einer merowingischen Abstammung Karl des Grossen», Genealogisches Jahrbuch, vol. 15,‎ 1975, p. 5-24.

Referencoj[redakti | redakti fonton]