Heriberto de Laon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heriberto de Laon
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 696
Morto 8-a jarcento
en nekonata valoro
Familio
Patro Martin of Laon vd
Patrino Bertrada de Prüm vd
Edz(in)o Gisela de Akvitanio vd
Infanoj Bertrada de Laon vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heriberto (literumita ankaŭ Charibert, Caribert kaj Heribert), Grafo de Laon, estis la patrinflankda avo de Karolo la Granda. Li estis la patro de la patrino de Karolo, nome, Bertrada de Laon. Lia patro estis Marteno de Laono kaj lia patrino estis Bertrada de Prüm. Nur lia patrino estas konata el tiutempaj registroj. En 721, Heriberto subskribis, kun sia patrino Bertrada de Prüm, la fondan protokolon de la Abatejo de Prüm. Samjare, ankaŭ kun sia patrino, li faris donacon al la Abatejo de Echternach. Li estis la edzo de Gisela de Akvitanio kun kiu li havis almenaŭ du filinojn, nome Berta (Bertrada de Laon, "Bertrada la pli juna") kiu estis edzino de Pipino la pli juna, kaj Gerberge, edzino de Lambert de Treves von Hornbach. Ĉirkaŭ 744, lia filino Bertrada de Laon estis edziniĝinta al Pipino la pli juna, Majordomo de la Palaco de Neŭstrio kaj Burgonjo kaj poste reĝo de Frankoj. Li mortis antaŭ 762, kiel asertita en protokolo de lia filino kaj bofilo.