Kanalo Basingstoke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanalo Basingstoke
kanalo
Malfermo 1794
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo
Geografia situo 51° 18′ 10″ N, 0° 39′ 24″ U (mapo)51.30277-0.65669Koordinatoj: 51° 18′ 10″ N, 0° 39′ 24″ U (mapo)
Kanalo Basingstoke (Britio)
Kanalo Basingstoke (Britio)
DEC
Kanalo Basingstoke
Kanalo Basingstoke
Situo de Kanalo Basingstoke
Map
Kanalo Basingstoke
vdr
Malgrandaj boatkanaloj kiaj la Kanalo Basingstoke energimovis la disvolvigon de la industria revolucio en multo de Eŭropo kaj Usono.

La kanalo Basingstoke estas kanalo en Britio, finkompletigita en 1794, konstruita por konekti Basingstoke kun la rivero Tamizo en Weybridge pere de la Wey Navigvojo.

El Basingstoke, tiu kanalo pasas tra aŭ apud Greywell, North Warnborough, Odiham, Dogmersfield, Fleet, Farnborough Airfield, Aldershot, Mytchett, Brookwood, Knaphill kaj Woking. Ties orienta pinto estas en Byfleet, kie ĝi konektas kun la Wey Navigvojo. Tiu, siavice, kondukas al la rivero Tamizo en Weybridge. Ties intencita celo estis ebligi, ke boatoj veturu el havenoj de Orienta Londono ĝis Basingstoke.

Ĝi neniam estis komerca sukceso kaj, el 1950, manko de bontenado rezultis en la fakto ke la kanalo iĝis pli kaj pli neutila. Post multaj jaroj de neglekto, restaŭrado ekis en 1977 kaj la 10an de Majo 1991 la kanalo estis remalfermita kiel tute navigebla akvovojo el la rivero Wey ĝis preskaŭ tiom for kiom ĝis la tunelo de Greywell. Tamen ties uzado estas nuntempe ankoraŭ limigita pro malalta akvodisponeblo kaj prikonservaj aferoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tim Denton Wartime Defences on the Basingstoke Canal Pillbox Study Group, 2009.
  • Dieter Jebens Guide to the Basingstoke Canal Basingstoke Canal Authority and the Surrey and Hampshire Canal Society, 2nd Edition, 2004.
  • Dieter Jebens and Roger Cansdale Basingstoke Canal Tempus, 2007 (ISBN 978-0-7524-3103-1).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51° 18′ 10″ Nordo 0° 39′ 24″ Okcidento / 51.30277 °N, 0.65669 °U / 51.30277; -0.65669 (mapo)