Volga–Balta Akvovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Volga–Balta Akvovojo (enkadrigita areo) kaj la tuta Volga rivero rilate al la Kaspia Maro kaj al la Nigra Maro.

La Volga–Balta Akvovojo (Volgobalt, Волгобалт), iam konata kiel Mariinska Kanalsistemo (en rusa: Мариинская водная система), estas serio de kanaloj kaj riveroj en Rusio kiu ligas la akvon de la rivero Volgo kun tiu de la Balta Maro tra la Neva. Kiel la Volga–Don Kanalo, ĝi konektas la plej grandan lagon sur la Tero, nome la Kaspia Maro, al la oceano. Ties ĝenerala longo inter Ĉerepoveco kaj la Lago Onega estas 368 km.

Origine konstruita komence de la 19-a jarcento, la sistemo estis rekonstruita por pli grandaj ŝipoj en la 1960-aj jaroj, kaj tial iĝis parto de la Unuigita Akvovoja Sistemo de Eŭropa Rusio.

La origina nomo "Mariinska" ŝajne rilatas al imperiestrino Maria Feodorovna, nome dua edzino de la caro Paŭlo la 1-a de Rusio.[1]

Koordinatoj: 59° 58′ N 30° 10′ O / 59.967 °N, 30.167 °O / 59.967; 30.167 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]