Prusiaj Tabeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabulæ Prutenicæ
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erasmus Reinhold
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1551
Ĝenro traktaĵo
vdr

La Prusiaj Tabeloj (en latino, Tabulae prutenicae, en germana, Preußische Tafeln), estis astronomiaj tabeloj (efemeridoj) kiujn la germana astronomo Erasmo Reinhold publikigis en 1551. Ili estis tiel nomita pro la patroneco de Albreĥto la 1-a de Prusio, duko de Prusio, kiu estis financinta Reinhold.

Reinhold kalkulis tiun aron de astronomiaj tabeloj baze sur la laboro de Nikolao Koperniko nome De revolutionibus orbium coelestium, mejloŝtona verko de la suncentrismo kopernika publikigita en 1543. En sia klarigo, Reinhold uzis kiel paradigmo la pozicion de Saturno en la naskiĝo de la duko (17a de majo 1490). Per tiuj tabeloj, Reinhold klopodis anstataŭis la ĝistiame uzitajn datenojn de la Alfonsaj tabeloj; tial ili prezentis ilin por ke la astronomoj kiuj estis familiarizitaj kun la iamaj almanakoj povu funkcii analoge.

Jardekojn poste, en Prago, Tiĥo Brahe kaj Johano Keplero kompilis la verkon Rudolfaj Tabeloj, baze sur la laboro de Tiĥo, kiu inkludis la observojn plej etendajn kaj kaj zorgemajn ĝis tia dato. Keplero kompletis la laboro de Tiĥo kaj publikigis la tabelojn en 1627.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Owen Gingerich, 'The role of Erasmus Reinhold and the Prutenic Tables in the dissemination of Copernican Theory', Studia Copernicana 6 (1973), 43-62.
  • 'The accuracy of ephemerides 1500-1800', Vistas in Astronomy 28 (1985), 339-42.
  • 'The Alphonsine tables in the age of printing', M. Comes et al. (eds) De astronomia Alphonsi Regis, Barcelona 1987, 89-95.