Eyes Wide Shut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eyes Wide Shut
filmo
Originala titolo Eyes Wide Shut
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 jul. 1999, 9 sep. 1999, 13 jul. 1999, septembro 1999, 1999
Ĝenro mistera filmo, filma dramo, suspensa filmo, erota suspensa fikcio, erotika filmo, kristnaska filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Larry Smith
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick • Frederic Raphael
Filmita en Nov-Jorko • Pinewood Studios
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Jocelyn Pook • Dmitrij Ŝostakoviĉ • György Ligeti • Franz Liszt
Rolantoj Tom Cruise • Nicole Kidman • Sydney Pollack • Todd Field • Sky du Mont • Vinessa Shaw • Leon Vitali • Rade Šerbedžija • Leelee Sobieski • Thomas Gibson • Alan Cumming • Stewart Thorndike • Julienne Davis • Togo Igawa • Fay Masterson • Marie Richardson • Jackie Sawiris • Brian W. Cook • Christiane Kubrick • Treva Etienne • Angus MacInnes • Stanley Kubrick
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr

Eyes Wide Shut (Okuloj Larĝe Fermitaj) estas erota mistera psikologia drama filmo de 1999 reĝisorita, produktorita kaj kunverkita de Stanley Kubrick en kiu stelulis Tom Cruise kaj Nicole Kidman. Bazita sur la novelo de 1926 nome Traumnovelle (Sonĝonovelo) de Arthur Schnitzler, la filmo transigas la historion el fru-20a-jarcenta Vieno al Novjorko de la 1990-aj jaroj. La filmo sekvas la seks-obsedajn aventurojn de Dro. Bill Harford, kiu ekscitita de aventur-konfesoj de sia edzino, Alice, eniras en nokt-longa aventuro, dum kiu li enfiltriĝas en amasa orgio de maskituloj el sekreta societo.

Kubrick akiris la filmajn rajtojn por Dream Story (Sonĝonovelo) en la 1960-aj jaroj, konsiderante ĝin perfekta teksto por filmadaptado pri seksaj rilatoj. Li revivigis la projekton en la 1990-aj jaroj kiam li dungis la verkiston Frederic Raphael por helpi lin kun la adaptado. La filmo, kiu estis filmita ĉefe en Britio, krom kelkaj eksteraj kuntekstaj scenoj, inkludas detalan rekreadon de eksteraj strataj scenejoj de Greenwich Village fakte faritaj en la Studioj Pinewood. La filmoproduktado, en 400 tagoj, aperas en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭra kontinua filmado.

Kubrick mortis ses tagojn post la montro de sia fina versio al Warner Bros. Pictures, kio faris tion la fina filmo kiun li reĝisoris. Por certigi la projekciadon en kinejoj en la takso R en Usono (ĝis 17jaruloj akompanataj), Warner Bros. ciferece modifis kelkajn seksevidentajn scenojn dum la post-produktado. Tiu versio estis elsendita la 16an de Julio, 1999, kaj ricevis nur modere pozitivajn reagojn el kinkritikistoj. Biletvendado por la filmo en la tuta mondo enspezis ĉirkaŭ 162 milionojn da dolaroj. La kompleta versio ekde tiam estis elsendita per DVD, HD DVD kaj Blu-radia disko.

Historio kaj reagoj[redakti | redakti fonton]

Maskoj de Karnavalo de Venecio estas tre ikone uzitaj en la filmo Eyes Wide Shut, lasta de Kubrick.

Kubrick diris pri la novelo Traumnovelle (Sonĝonovelo en Esperanto): "Malfacile priskribebla libro — kiu bonkvalita libro ne estas tio?. Ĝi esploras la seksan ambivalencon de feliĉaj geedzoj kaj klopodas egaligi la gravon de la seksaj revoj kaj de neplenumitaj esperoj kun la realo. Ĉiuj el la verkoj de Schnitzler estas psikologie brilaj".[1] Kubrick estis tiam preskaŭ 70-jaraĝa, sed laboris senripoze dum 15 monatoj por pretigi la filmon por ties planita publikigo en la 16a de Julio, 1999. Li komencis scenaron kun Frederic Raphael,[2] kaj laboris 18 horojn tage, dum retenis kompletan konfidencon pri la filmo.[3]

Eyes Wide Shut, kiel Lolita kaj A Clockwork Orange antaŭ ĝi, frontis cenzuron antaŭ publikigo. Kubrick sendis nefinitan ekzempleron por frurigardo al la steluloj kaj produktoroj kelkajn monatojn antaŭ publikigo, sed lia subita morto la 7an de Marto, 1999, okazis malmultajn tagojn post li finis la eldonadon. Li neniam vidis la finan version montritan al la publiko,[4] sed li ja vidis la antaŭmontron de la filmo kun Warner Bros., Cruise, kaj Kidman, kaj laŭ informo diris al la gravulo de Warner nome Julian Senior, ke tiu estis lia "plej bonkvalita iama filmo".[5] Tiam, kritika opinio de la filmo estis diversa, kaj ĝi estis vidita malpli favore ol plej el la filmoj de Kubrick. Roger Ebert havigis 3.5 el 4 steloj, komparante la strukturon kun trilero kaj verkante, ke ĝi estas "kiel erota fantasto pri perditaj ŝancoj kaj oportunoj evitataj", kaj pensis, ke la uzado fare de Kubrick de la lumo en Kristnasko faris la filmon "iom rimarkindega, kiel urba distrejo".[6] Stephen Hunter de The Washington Post malŝatis tiun filmon, kaj verkis, ke ĝi "estas fakte trista, pli ol malbonkvalita. Ĝi aspektas malforta, antikva, senespere sengusta, obseda je la varmaj tabuoj de lia junaĝo kaj malkapabla konekti kun tiu ĉi serpenteca afero nuntempa kiu sekso iĝis."[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Duncan 2003, p. 181.
  2. Duncan 2003, p. 151.
  3. Baxter 1997, p. 363.
  4. Ciment 1980, p. 311.
  5. Duncan 2003, p. 184.
  6. . Eyes Wide Shut. RogerEbert.com (16a de Julio, 1999). Arkivita el la originalo je 2a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  7. Hunter, Stephen (16a de Julio, 1999) Kubrick's Sleepy 'Eyes Wide Shut'. The Washington Post. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]