Efika lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Efika lingvo estas la indiĝena lingvo de la Efikoj de Niĝerio. Ĝi estas la oficiala lingvo de Ŝtato Krosrivero en Niĝerio.[1] La lingvo ricevas sian nomon el la Efikoj kiuj loĝas en la nuntempaj Ŝtato Krosrivero kaj Ŝtato Akwa Ibom. La Efika lingvo estas reciproke interkomprenebla kun aliaj lingvoj de malsupro el la Ŝtato Krosrivero kiel Ibibio, Annang, Oro kaj Ekid, sed la grado de interkomprenebleco ĉe Oro kaj Ekid estas nur unudirekta; en aliaj vortoj, parolantoj de tiuj lingvoj parolas kaj komprenas Efikan (kaj Ibibio) sed ne inverse.[2] La Efika vortotrezoro estis pliriĉigita kaj influita per ekstera kontakto kun Britoj, Portugaloj kaj kun aliaj najbaraj komunumoj kiel Balondoj, Oronoj, Efutoj, Efiatoj kaj Ekoi (Qua).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Omniglot:Efik". Alirita en 2021-02-18.
  2. Mensah kaj Ekawan, p. 60
  3. Simmons, p. 16

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mensah, Eyo; Ekawan, Silva (2016). "The Language of Libation Rituals among the Efik". Anthropological notebooks. 22 (1): 59–76. Alirita la 19an de Marto, 2021.
  • Simmons, Donald C. (1958). Analysis of the Reflection of Culture in Efik folktales (PhD). Yale University.