The Watsons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Watsons
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jane Austen
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr
Priskribo de la balo en la manuskripto de Jane Austen; baloj estas ofte motivo de la rakontaro de Austen.

The Watsons estas abandonita romano de Jane Austen, probable komencita ĉirkaŭ 1803. Estis nombraj argumentoj asertitaj kial ŝi ne kompletigis ĝin kaj aliaj fakuloj ekde tiam klopodis tiun taskon. Probable ŝi ĉesis verki ĝin post la morto de sia patro en Januaro 1805. La restinta parto de la romano estas komponita de kvin ĉapitroj.

Sro. Watson estas vidva kleriko kiu havas du filojn kaj kvar filinojn. La plej juna, nome Emma, estis edukita de riĉa onklino, pro kio ŝia vivo kaj edukado estis pli rafinita ol tiu de ŝiaj fratinoj. Sed, edziniĝinta por dua fojo, Emma estas devigita reveni al la patra hejmo. Tie ŝi sentas sin kiel en mondo tute diferenca pro la malprudenteco de du el siaj fratinoj. Tamen, en Elizabeth, sia plej aĝa fratino, ŝi trovas la bonon kaj respondecon kiujn ŝi deziris. Najbare loĝas la Osborne-oj, nome riĉa familio. Emma altiras la atenton de Lord Osborne, dum unu el ŝiaj fratinoj persekutas la arogantan amikon de Lord Osborne, nome Tom Musgrave.

Eĉ antaŭ la manuskripta fragmento estus finfine publikigita en 1871, kontinuaĵo bazita sur ĝi fare de la nevino de Austen aperis en 1850. Pluaj kompletigoj kaj adaptaĵoj de la historio kontinue aperis ĝis nuntempe.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • Tomalin, Claire (1997). Jane Austen: A Life. New York: Vintage.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]