Fervojlino Obskaja - Karskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fervojlino Obskaja - Karskaja estas la plej norda fervojo en la mondo. Ĝi etendiĝas inter stacioj estas tiu inter Obskaja (ruse Oбcкaя) kaj Karskaja (ruse Kapcкaя) en (Rusio).

Historio de kontruado de la fervojo komenciĝis en la jaro 1986 kaj post naŭ jaroj atingis stacion Pojuta (188 km). Poste konstruado ĉesis. Poste transprenis konstruadon firmao Gazprom kaj en la jaro 2003 oni atingis stacion Ĥarlov (298km) kaj lasta parto estis finigita en 12.1.2010 en stacio Karskaja. Tiam ankaŭ fervojo atingis la plej nordan punkton je 70,3 gradoj de la norda latitudo.

Komenca stacio Obskaja apartenas al fervojlinio Vorkuta – Labytangi. La fervojlinion uzadas rektaj trajnoj el Moskvo. Obskaja troviĝas proksime de Labytangi, kaj en la stacio troviĝas remizo kaj riparejo de lokomotivoj de firmao Gazprom. La fervojlinio al Karskaja estas privata kaj tute apartenas al firmao Gazprom. Jam stacio Obskaja estas dividita inter Rusaj fervojoj kaj Gazprom transportado. Rusiaj Fervojoj rajtas uzi en Obskaja du ĉefajn relojn por transito. Ceteran trakaron posedas Gazprom.

La fervojlinio nomiĝas Bovanenskovskaja laŭ la plej grava stacio. Longeco de la fervojlinio estas de 572 km kaj preskaŭ ĉiam iras sur permafrosta tero. Konstruado sur la tero ne estas facila. Ĉi tie oni devis uzi specialan metodon, kiel konstrui fervojan taluson. Problemoj estas ĉefe granda diferenco de temperaturoj, senĉesa vento, neĝo, marĉoj, alterno de granda kaj malgranda niveloj de akvo kaj por homoj ĝenegaj kuloj. Ili devis ankaŭ konstrui multe da pontoj, pli ol 500 kaj longeco de la plej longa trans rivero Juribej de 3,9 km. Tio estas la plej longa ponto malantaŭ polusa cirklo.

Krom ok stacioj ne estas uzata sekuriga tekniko. Inter stacioj estas fervojlinio dividita je traksekcioj kaj ĉiuj traksekcioj estas garditaj el trajndeĵorejoj (retroavizo, telefona anoncado). Se la trajno preterpasos la deĵorejon, deĵoristo diros per telefono al deĵoristo de antaŭa deĵorejo, ke la traksekcio estas libera, post tio povas veturi sekva trajno.

Rapideco ne estas ĉi tie granda, trajnoj veturas je 40km/h kaj Gazprom transporto uzadas lokomotivojn TEM. Trajnoj ĉiam havas lastan vagonon, kiu servas kiel elektrocentralo. La elektrocentralo povas nutri, same kiel lokomotivo, tutan vagonaron per elektro kaj varmo. Tio estas en polusaj kondiĉoj necesa, ĉar lokomotivo povas malfunkciiĝi.

Fakte la fervojo servas ĉefe al firmao Gazprom. Pasaĝeroj estas nur dungitoj de la firmao, sed de tempo al tempo ili preparadas veturadon por interesatoj. Nun oni pritraktadas transprenon de la fervojlinio de Gazprom al Rusaj fervojoj. Eble iam la fervojo atingos ankaŭ Karaan maron ĝis Ĥarasavej, kiel oni planas.