Fervojo Liverpool-Manchester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fervojo Liverpool-Manchester
Malfermo de la fervoja linio "Liverpool kaj Manchester Railway"
Malfermo de la fervoja linio "Liverpool kaj Manchester Railway"
Malfermo de la fervoja linio "Liverpool kaj Manchester Railway"
fervoja firmao • fervoja linio [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
RegionoAnglio
SituoLiverpool-Manchester

Vikimedia Komunejo:  Liverpool and Manchester Railway [+]
vdr
La itinero de la Liverpool kaj Manĉestra Fervojo

La Fervojo Liverpool-Manchester (angle: Liverpool and Manchester Railway aŭ mallonge L&MR), malfermita la 15-an de septembro 1830, estis la unua fervoja konekto en la mondo inter du grandaj urboj kaj la unua publika fervojo, kiu transportis kaj pasaĝerojn kaj poŝton per vaportrajno laŭ regula horaro. Ĝi ankaŭ estis la unua linio kiu disponis pri duobla trako laŭlonge de la tuta itinero - kiu estis multe pli la escepto ol la regulo, eĉ en la sekvaj jaroj - kaj simpla signalila sistemo.

La linio estis konstruita ĉefe por ebligi pli rapidan kaj pli malmultekostan transporton de krudmaterialoj kaj pretaj produktoj inter la haveno de Liverpool kaj la fabrikoj en Manĉestro kaj la ĉirkaŭa regiono. Sed la granda komerca sukceso de la linio estis ĉefe pro la neatendite ampleksa pasaĝera transporto. La malfermo de ĉi tiu linio estas vaste konsiderata kiel la definitiva antaŭeniro de la fervoja epoko, ne nur en Unuiĝinta Reĝlando sed ankaŭ en la cetero de Eŭropo kaj Nordameriko.

Itinero kun multaj defioj[redakti | redakti fonton]

Inter Liverpool kaj Manchester la linio trapasas interalie jenaj lokoj: Roby, Parkside kaj Eccles, loko kiu estis konata por eksperimenta uzado de Esperanto en lernejo Green Lane School en la jaro 1920.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]