Metodo Paderborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Metodo de PaderbornMetodo PaderbornSistemo Paderborn estas metodo por instruado de fremdaj lingvoj celita por infanoj aŭ knaboj. Ĝi konsistas en instruado de tre simpla lingvo (kia Esperanto) antaŭ instruado de pli malfacila lingvo.

La efikeco de tia metodo estis plurfoje empirie rimarkita dum la 20-a jarcento[1], tamen, sciencan pruvon faris nur profesoro Helmar Frank ĉe Instituto de Pedagogia Kibernetiko de Universitato de Paderborn (Germanujo), de kiu devenas ĝia nomo.

Historio de la metodo[redakti | redakti fonton]

Multaj plenkreskuloj rimarkis, ke lerninte Esperanton ili komprenas pli bone ankaŭ gramatikon de sia gepatra lingvo. Do, iuj el ili ekpripensis ĉu eblas, ke tia lingvo helpas en lernado de gramatiko aŭ eĉ lernado de fremdaj lingvoj.

Eksperimentoj antaŭ Paderborn[redakti | redakti fonton]

Sur tiu hipotezo oni faris pruvojn jam dum fruaj jardekoj de esperanta historio, ekzemple en Hungarujo kaj Britujo. La jenaj estas kelkaj el la plej gravaj:

  • 1918–1921 – Mezgrada porvirina lernejo en Bishop Auckland (Britujo). Esperanto lernita kiel propedeŭtika lingvo por la lingvoj franca kaj germana[2]
  • 1934–1935 – Supera publika lernejo en Novjorko[3]
  • 1947–1951 - Provincial Grammar School in Sheffield (Britujo) [4], fokusita en malpli kapablaj lernantoj
  • 1948–1965Egerton Park School, Denton (Manchester, GB).[5]
  • 1958–1963 – Somero (Suomio), studado pri propedeŭtikeco al la germana[6]
  • 1971–1974[7], 1975–1977[8]Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), rimarkante rezultojn de aliaj studaĵoj, kunordigis internaciajn studojn en iuj eŭropaj nacioj. En 1977 geknaboj renkontiĝis por instrua semajno.
  • Dua duono de 1970-aj jaroj kaj komenco de 1980-aj jaroj – Instruado por lingva orientigo, Paderborn (pri kio temas poste). Por tiu eksperimento, direktita de profesoro Helmar Frank la lernantoj estis dividitaj en grupoj por pruvi la efikecon de uzo de Esperanto[9]
  • 1983–1988 – Post tiu de Paderborn, aliaj eksperimentoj uzis 2 grupojn. Ekzemple tiu de bazlernejo "Rocca", en San Salvatore di Cogorno (Italujo) por instruado de la franca[10].

Eksperimento ĉe Universitato de Paderborn[redakti | redakti fonton]

En bazlernejo du grupoj A kaj B estis kreitaj sub direktoreco de profesoro Helmar Frank[9]. Dum la 3-a studjaro la grupo A ekstudis la anglan kaj la grupo B ekstudis Esperanton (160 horoj); post du jaroj, la grupo B ankaŭ ekstudis la anglan (5-a studjaro). Tamen, eĉ se la du grupoj ne lernis la anglan dum la sama tempo, jam dum la 7-a studjaro la grupo B egalis al grupo A en scio pri la angla, kaj dum la 8-a studjaro la grupo B estis eĉ pli bona ol la grupo A en la angla.

La jena tabelo resumas la eksperimenton faritan en Paderborn:

Studjaro Grupo A Grupo B Scio de la angla
3-a ANGLA ESPERANTO A akiras bazan nivelon de angla, dum B ĝin tute ne scias.
4-a ANGLA ESPERANTO A akiras bazan nivelon de angla, dum B ĝin tute ne scias.
5-a ANGLA ANGLA A daŭrigas lerni la anglan dum B eklernas ĝin kaj tre rapide progresas, kvankam A estas pli bona ol B en la angla.
6-a ANGLA ANGLA A daŭrigas lerni la anglan dum B elkernas ĝin kaj tre rapide progresas, kvankam A estas pli bona ol B en la angla.
7-a ANGLA ANGLA La nivelo de la angla de A kaj B egalas
8-a ANGLA ANGLA B preterpasas A je kono de la angla, kvankam B lernis ĝin dum 4 jaroj kaj A lernis ĝin dum 6 jaroj

Do, grupanoj en B ne nur gajnis ĉar ili pli bone sciis la anglan, sed ankaŭ ĉar ili aldone sciis ankaŭ Esperanton. Oni ankaŭ rimarku, ke la geknaboj estis germanoj, kaj la germana lingvo estas iom simila al la angla (ambaŭ lingvoj estas ĝermanaj), do ili ne akiris gajnon de Esperanto pro lernado de gramatiko pli simila al la angla ol sia patra lingvo. Oni facile komprenas, ke krom la kulturan gajnon, ŝparo de tempo kaŭzas ankaŭ ŝparon de mono por instruado.

Hipotezoj pri kialoj de funkciado de ĉi metodo[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj hipotezoj pri kialo de funkciado de tia metodo. Unu el plej gravaj ecoj ŝajnas esti la reguleco kaj klareco de la Lingvo Internacia (verboj, adverboj, substantivoj kaj adjektivoj estas gramatike markitaj). Ekzemple, en Esperanto la adjektivoj finiĝas kun -a kaj substantivoj finiĝas kun -o, kaj pro tio lernanto ne bezonas aktive lerni kiel distingi adjektivojn de substantivoj (adverboj, verboj). Tio helpus dum lernado de aliaj fremdlingvoj.

Esperanto estas aglutina lingvo, kaj tio implikas la lernantojn en aktiva vortfarado. Lernantoj povas "ludi" kreante novajn vortojn aŭ analizante vortojn aŭditajn aŭ legitajn.

La gramatikaj reguloj estas malmultaj, do geknaboj povas ekparoli frue kaj tio permesas al ilia entuziasmo daŭri. Male, lernante alian fremdlingvon entuziasmo finiĝas pro tio, ke oni devas lernadi dum kelkaj jaroj antaŭ paroli iom flue. Tio eble donas al lernanto konfidon en ĝia kapableco, kaj ankaŭ alia lernonta fremdlingvo ŝajnos kiel facilaĵo (iu, kiu facile lernis unuan fremdlingvon ne timas lerni alian).

Instruante Esperanton oni ankaŭ donas al lernantoj oportunon plenlerni en mallonga tempo la tutan gramatikon de lingvo, t.e. lerninte ĝin, oni povas kompari ĝin kun sia patra lingvo, kaj tiu komparado estas tre utila por la estonta lerno de aliaj fremdlingvoj. Samkiel studi simpligitan modelon de motoro helpas kompreni funkciadon de reala (pli kompleksa) motoro (kaj aldone, Esperanto estas tute funkcianta kaj uzebla lingvo, ne nur modelo).

Malsukceso en lerno de la unua fremdlingvo povas kaŭzi psikan traŭmaton, kiu malhelpas studadon de ĉiu alia fremdlingvo, ĉar la nelerninto vidos ĉiun alian lingvon kiel grandan malfacilaĵon. Male, se la unua fremdlingvo estas sukcese lernita, ankaŭ la dua ŝajnas facila. Indas rimarki, ke jam post malmultaj lecionoj de Esperanto, lernantoj ekkreas siajn frazojn.

Ju pli frue oni kapablas paroli en iu ajn lingvo, des pli frue tiuj povas uzi ĝin, ekzemple renkontante geknabojn el malproksimaj landoj. Kiam tio okazas, entuziasmo kaj intereso de lernanto kreskas ankaŭ por aliaj lingvoj. Tio povas okazi per vojaĝo, per poŝto (tradicia poŝto antaŭe sed nun ankaŭ per elektronika poŝto aŭ interrete).

Pri la afero skribis Claude Piron en kelkaj siaj tekstoj[11]. Verŝajne ne estas nur unu kaŭzo de sukceso de ĉi metodo, sed estas multaj kunkaŭzoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BOLLETTINO UFFICIALE. MINISTERO DELLA PUBBLICA ISTRUZIONE ANNO 122°, ROMA, 25 MAGGIO - 1° GIUGNO 1995, N. 21–22 enhavas multajn eksperimentojn (itale)
  2. D-rino Alexandra FISCHER, Languages by way of Esperanto; Eksperimento farita en Bishop Auckland (Britujo) en la jaroj 1918–1921 en "Internacia Pedagogia Revuo", 1931.
  3. Helen S. EATON, An Experiment in Language Learning, in The Modern Language Journal Volume 19, Issue 1, pages 1–4, October 1934, in The Modern Language Journal Volume 19, numero 1, paĝoj 1–4, oktobro 1934
  4. J. H. HALLORAN (instruisto de pedagogio ĉe Universitato de Sheffield), A four year experiment in Esperanto as an introduction to French. En "British Journal of Educational Psychology", vol. 22, n. 3, 1952 (nov.), p. 200–204.
  5. Raporto: Norman WILLIAMS (didaktika estro) Report on the teaching of Esperanto from 1948 to 1965. - El konkludoj: Infano povas lerni tiom da Esperanto dum ĉirkaŭ 6 monatoj kiom da franca dum 3-4 jaroj. (...) se ĉiuj knaboj lernus Esperanton dum la unuaj 6–12 monatoj de kurso de franclingvo, kiu dauras 4–5 jaroj[n], ili gajnus multe sen perdi ion".
  6. J. VILKKI, V. SETÄLÄ, La eksperimenta instruado de Esperanto en la geknaba mezgrada lernejo de Somero (Suomio); V. SETÄLÄ, Vizito al la eksperimenta lernejo en Somero, Finnlando.
  7. Marta KOVÁCS, Internacia Didaktika Eksperimento Kvinlanda; Johano INGUSZ, Instruspertoj en esperantfakaj klasoj (en Hungario)
  8. Helmut SONNABEND, Esperanto, lerneja eksperimento
  9. 9,0 9,1 Prof. Dr. Helmar Frank, "Das Paderborner Experiment zum Sprachenorientierungsunterricht" in the publication of the Hanns-Seidel Stiftung eV, Verbindungsstelle Brussel/Bruxelles e Günter LOBIN, Der propedeutische Wert von Plansprachen für den Fremdsprachenunterricht (magistereca tezo), Universität Paderborn, Institut für Kybernetik, Wartburger Strasse 100, D4790 Paderborn
  10. Raporto: Elisabetta FORMAGGIO (Chiavari, Italia), Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado
  11. ekzemple L'esperanto dal punto di vista psicopedagogico

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Günter LOBIN, Der propedeutische Wert von Plansprachen für den Fremdsprachenunterricht, (tesi di laurea), Universität Paderborn, Institut für Kybernetik, Wartbürgerstrasse 100, D4790 Paderborn.
  • J. H. HALLORAN, A four year experiment in Esperanto as an introduction to French. In "British Journal of Educational Psychology", vol.22, n. 3, 1952 (nov.), pp. 200-204.
  • R. Selten: "I costi della (non)comunicazione linguistica europea", ed. Esperanto Radikala Asocio, 1997, enhavas multajn studaĵojn (grava ĉe pp. 95-112), grafikojn kaj datumoj, pri metodo de Paderborn pp. 75-78 -- Ankaŭ angle: R. Selten: "The Costs of European Linguistic (non)Communication.", ed. Esperanto Radikala Asocio, 1997
  • Raif MARKARIAN, The educational Value of Esperanto Teaching in the Schools, In: R. Schultz & V. Schultz (compilers) "The solution to our language problems" pp. 362-386, Bailieboro, Ontario, Esperanto Press, Canada, 1964.
  • Judit BALOGH, Rolo de Esperanto kiel pontlingvo por fremlingva instruado (hungare). Tezo por doktoreco en generala lingvistiko ĉe Universitato Eötvös Lorand, Budapest, 1979, 182 p.
  • Wilhelm SANKE, Linguistische und sprachdidaktische Aspekte eines Sprachorientierungsunterrichts - Thesen und Fragen am Beispiel einer Plansprache. In: I. Meyer (Red.): "5. Werkstattgesprach- Interlinguistik in Wissenschaft und Bildung, Arbeitspapier n. 62", IfKyP. Paderborn: FEoLL GmbH, 1981, pp. 18-206.
  • Lian O'CUIRE, An Cas do Esperanto, Esperanto-Asocio de Irlando, Dublin 1984, 5 p.
  • Ludovik PREBIL, Internacia pedagogia eksperimento en 5 landoj (1-a regiono), nella rivista "Esperanto", 1972, n. 121, luglio-agosto.
  • W. PERRENOUD, Conférence International sur l'enseignement de l'espéranto dans les écoles, au secrétariat de la Société des Natios, du 18 au 20 avril 1920. Compte rendu sommaire en français. Genève.
  • Antoni Grabowski, Esperanto kiel preparo al la lernado de lingvoj, en "Pola Esperantisto" 1908, n. 1, p. 48.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]