Cogorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Cogorno (ligure:Cogörno) estas itala urbo en la metropola urbo Ĝenovo havante 5707 loĝantojn ((31-an de decembro 2019). Laŭ la itala klasifiko por sisma agado, Cogorno estis atribuita al zono 3 kiu signifas, ke la urbo situas en sisme malpli aktiva zono[1]. {{Italia komunumo

Cogorno
Cogorno
Dosiero:Cogorno-Stemma.png
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Liguria.svg Ligurio (2005)
Provinco GE Ĝenovo (2005)
Geografia situo 44° 20′ N, 9° 21′ O (mapo)44.3333333333339.35Koordinatoj: 44° 20′ N, 9° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 38 [+] m
Areo 9 (2005) km²
Loĝantaro 5 731 (2018)
Loĝdenso 631 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj San Salvatore, Panesi, Monticelli, Breccanecca
Najbaraj komunumoj Carasco, Chiavari, Lavagna, Ne (Italio) (2005)
Patrono
Festa tago
Nomo de loĝantoj
Poŝtkodo 16030
Imposta kodo C826
Kodo laŭ ISTAT 010018
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo http://www.comune.cogorno.ge.it/
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la urba areo datas de la antaŭromia epoko. Ĝi estis posedata de la sinjoroj de Cogorno, posteuloj de la familio Fieschi, sinjoroj de la proksima komunumo Lavagna. En 1203 la familio Fieschis mem cedis la feŭdon al la Ĝenova Respubliko.

Tre gravis la alianco kun la papoj Inocento la 4-a kaj Hadriano la 5-a, ambaŭ el la Fieska familia branĉo, kio permesis la konstruadon de la samnoma baziliko en la vilaĝo San Salvatore .

Enmigrado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la datumoj de la itala statsitka agentejo ISTAT (ĝis la 31-a de decembro 2017), loĝas 264 eksterlandaj civitanoj en Cogorno [2], dividitaj jene laŭ devenlandoj, listigante la plej signifajn ĉeestojn:

Albanio, 84

Maroko, 24

Ekvadoro, 21

Rumanio, 20

Edukado[redakti | redakti fonton]

En San Salvatore troviĝas unu el la plej gravaj lernejoj en la regiono Tigullio kaj Val Fontanabuona: il Villaggio del Ragazzo (la knaba vilaĝo). fondita en 1960 de la sacerdoto Don Nando Negri, estas la plej granda lerneja centro en la valo (infanĝardeno, elementa lernejo, mezlernejo kaj profesia instituto).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En San Salvatore okazis plurjara eksperimento (1983–1988) dum kiu oni instruis Esperanton[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la urbo Cogorno

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo Cogorno en la itala vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (it) Ordinanza PCM n. 3274 (20/03/2003)
  2. (it) Cittadini stranieri residenti , ISTAT la 31-an de decembro 2017, istat.it. alirite la 14-an de majo 2019.
  3. (en) Study International Language (known as Esperanto) Commission, Interministerial Decree April 29/October 5 1993, Italia ministerio pri edukado, la 22-an de decembro 1993, arkivita la 25-an de februaro 2021