Cogorno
Cogorno | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Ligurio |
Provinco | GE Ĝenovo |
Geografia situo | 44° 20′ N, 9° 21′ O (mapo)44.3333333333339.35Koordinatoj: 44° 20′ N, 9° 21′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 38 m [+] |
Areo | 9 km² |
Loĝantaro | 5673 (2023) |
Loĝdenso | 625 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | San Salvatore, Panesi, Monticelli, Breccanecca |
Najbaraj komunumoj | Carasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio) |
Patrono | Laŭrenco de Romo |
Festa tago | 10-a de aŭgusto |
Poŝtkodo | 16030 |
Imposta kodo | C826 |
Kodo laŭ ISTAT | 010018 |
Telefona prefikso | 0185 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Cogorno (ligure:Cogörno) estas urbo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj la provinco Ĝenovo, kiu ekde 2015 oficiale nomatas metropola urbo Ĝenovo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 673 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Carasco, Chiavari, Lavagna kaj Ne (Italio).
Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Laŭrenco de Romo, kies religia memortago, la 10-a de aŭgusto, sekve estas la komunuma festotago.
Laŭ la itala klasifiko por sisma agado, Cogorno estis atribuita al zono 3 kiu signifas, ke la urbo situas en sisme malpli aktiva zono[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La originoj de la urba areo datas de la antaŭromia epoko. Ĝi estis posedata de la sinjoroj de Cogorno, posteuloj de la familio Fieschi, sinjoroj de la proksima komunumo Lavagna. En 1203 la familio Fieschis mem cedis la feŭdon al la Ĝenova Respubliko.
Tre gravis la alianco kun la papoj Inocento la 4-a kaj Hadriano la 5-a, ambaŭ el la Fieska familia branĉo, kio permesis la konstruadon de la samnoma baziliko en la vilaĝo San Salvatore.
Enmigrado
[redakti | redakti fonton]Laŭ la datumoj de la itala statsitka agentejo ISTAT (ĝis la 31-a de decembro 2017), loĝas 264 eksterlandaj civitanoj en Cogorno [2], dividitaj jene laŭ devenlandoj, listigante la plej signifajn ĉeestojn:
Edukado
[redakti | redakti fonton]En San Salvatore troviĝas unu el la plej gravaj lernejoj en la regiono Tigulio kaj Val Fontanabuona: il Villaggio del Ragazzo (la knaba vilaĝo), fondita en 1960 de la sacerdoto Don Nando Negri, estas la plej granda lerneja centro en la valo (infanĝardeno, elementa lernejo, mezlernejo kaj profesia instituto).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En San Salvatore okazis plurjara eksperimento (1983–1988) dum kiu oni instruis Esperanton[3].
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
La urbodomo en San Salvatore (Cogorno)
-
Cogorno: preĝejo Sankta Laŭrenco
-
Komplekso San Salvatore dei Fieschi (Cogorno)
-
La baziliko de la Fieschi, proksime al la vilaĝo San Salvatore.
-
La grafa palaco de la Fieschi en la vilaĝo San Salvatore
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (it) Ordinanza PCM n. 3274 (20/03/2003)
- ↑ (it) Cittadini stranieri residenti Arkivigite je 2017-08-06 per la retarkivo Wayback Machine , ISTAT la 31-an de decembro 2017, istat.it. alirite la 14-an de majo 2019.
- ↑ (en) Study International Language (known as Esperanto) Commission, Interministerial Decree April 29/October 5 1993, Italia ministerio pri edukado, la 22-an de decembro 1993, arkivita Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine la 25-an de februaro 2021
- Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo Cogorno en la itala vikipedio, listo de aŭtoroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ligurio
- Metropola urbo Ĝenovo
- Propedeŭtika valoro de Esperanto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|