Uscio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Uscio estas komunumo de Italio.

Uscio
Dosiero:Uscio-Stemma.png
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Liguria.svg Ligurio (2005)
Provinco GE Ĝenovo (2005)
Geografia situo 44° 25′ N, 9° 10′ O (mapo)44.4166666666679.1666666666667Koordinatoj: 44° 25′ N, 9° 10′ O (mapo)
Alto super marnivelo 361
Areo 9 (2005) km²
Loĝantaro 2 222 (2018)
Loĝdenso 231 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Calcinara, Terrile (2005)
Najbaraj komunumoj Avegno, Lumarzo, Neirone, Sori, Tribogna (2005)
Patrono
Festa tago
Nomo de loĝantoj usciesi
Poŝtkodo 16036
Imposta kodo L507
Kodo laŭ ISTAT 010064
Telefona prefikso 0185
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr
Panoramo

Uscio (Aosci en la liguria), estas itala komunumo de 2.159 loĝantoj de la Metropola urbo Ĝenovo en Ligurio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la komunumo situas en la valo de la torento Recco, oriente de Ĝenovo, kaj konsistas el pluraj kernoj disigitaj laŭlonge la provinca vojo 333 kiu de Recco grimpas al la monteto Caprile (470 m), kie, transirante la kreston, eblas malsupreniri al la urbo Gattorna, (en la val Fontanabuona).

La ĉefa placo de Uscio
La preĝejo Sant'Ambrogio kaj, dekstre, la antikva ĉefpreĝejo.
Ero de la muzeo de la orloĝoj da turo
La sonoriloj de la muzeo

Loka folkloro[redakti | redakti fonton]

La "sprenaggi" de Uscio estas imagaj estaĵoj, kiuj povas prezenti sin sub diversaj formoj, sed esence ili estas la bonaj koboldoj, kiujn lokaj legendoj diras, ke loĝis la montetojn de Uscio delonge. Laŭ la fabeloj transdonitaj parole oni diras, ke ne estas nekutime renkonti ilin sur la altaĵoj de la Recco-valo kaj en la arbaro de Fontanabuona.

Ilia bonkoreco estas tiel proverba kiel ilia koleriĝemo al tiuj, kiuj ne respektas Patrinon Naturon, kiu ofertas al ili ŝirmon kaj nutraĵon. Ankaŭ laŭ la legendoj ili laŭdire estas malgrandaj, bonkoraj, kiuj vivas en harmonio kun la bestoj de la arbaro kies lingvaĵojn ili interpretas, kaj havas tre kreskintajn orelojn kaj longan kaj senteman nazon utilan por rekoni amikojn kaj ĉar ili frotas ĝin kun ili kiel signo de amikeco kaj saluto.

La preĝejo San Rocco ĉe vilaĝeto Terrile

Economio[redakti | redakti fonton]

Ĝi bazas sian produktadon sur la agrikulturo, sed ankaŭ sur turismo, kiun favoras la flegejo, kiu jam estis tie dum pli ol cent jaroj. La urbo estas fama en Italio kaj eksterlande pro la konata produktado kaj fabrikado de horloĝoj da turo, fabriko de horloĝoj Trebino, eksportita tra la tuta Eŭropo. [1]

La produktado de turaj kaj sonorilaj horloĝoj devenas de la 18-a jarcento; ĝi estas produkto konata tra la tuta mondo. En 1758 fondiĝis la fabriko Bisso. La turnopunkto en ĉi tiu tradicia agado estis donita en 1824 de Giuseppe Terrile, farmisto, ĉarpentisto, forĝisto kaj riparisto de malgrandaj horloĝoj, kies neordinara talento permesis al li studi tiun apartan teknikon, iĝante spertulo pri la fabrikado de grandaj mekanismoj por turhorloĝoj. .

Laŭlonge de la jarcento la komerco estis disvolvita de diversaj familioj: la familio Trebino aliĝis al la Terrile en la dua duono de la dudeka jarcento. La intereson pri la tempo ankaŭ realigis la diversaj sonorilfandejoj Picasso, situantaj je mallonga distanco: en Avegno kaj en Recco. Tiurilate nova muzeo en Uscio estis dediĉita al la Muzeo de la turohorloĝo kaj inaŭgurita de la tiama Ĝenova Provinco kunlabore kun la Municipo kaj la kompanio Trebino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kartografia atlaso de metiisteco - eldonisto: A.C.I. Romo - jaro: 1985 - volumo 1 - p. 10