Edward Thorndike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Thorndike
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1874 (1874-08-31)
en Williamsburg
Morto 9-an de aŭgusto 1949 (1949-08-09) (74-jaraĝa)
en Montrose
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato StanfordUniversitato Kolumbio • Teachers College • Universitato Wesleyan • Universitato Harvard
Familio
Frat(in)oj Lynn Thorndike • Ashley Horace Thorndike
Infanoj Robert L. Thorndike • Elizabeth Frances Cope
Okupo
Okupo psikologo • universitata instruisto • instruisto
vdr

Edward Lee Thorndike (n. la 31- an de aŭgusto 1874 en Williamsburg, Masaĉuseco, m. la 9- an de aŭgusto 1949 en Montrose, Novjorko) estis usona psikopedagogo, kiu estis kune kun Burrhus Frederic Skinner, unu el la pioniroj en la kampo de operacianta kondiĉigo. Ĉi tiu teorio estis uzata por krei instruan metodon nomatan programitan instruadon. En programita instruado la instru-unuoj estas tre mallongaj kaj la demandoj respondotaj de la lernanto estas simplaj.

Enketo de General Psychology survey publikigita en 2002, vicigis Thorndike kiel la naŭa plej citita psikologo de la 20-a jarcento[1]. Thorndike estis propagandanto de eŭgeniko.

Thorndike estas bone konata por siaj eksperimentoj sur bestoj kiuj subtenis la "leĝon pri efiko" [2][36] kiun li kreis kaj kiu klarigas, ke organismo ripetos konduton, se ĉi tio donas kontentigajn konsekvencojn kaj la organismo evitos kondutojn, kiuj rezultas en negativaj konsekvencoj.

Ĉi tiu "efika leĝo" fariĝis unu el la fundamentoj de kondutismo kaj tiu, kiu konstruis sur la teorioj de Thorndike, estis neniu alia ol Burrhus Frederic Skinner[3].

Lia laboro reprezentas la transiron de la skolo de funkciismo al kondutismo, kaj ebligis psikologion fokusi sur la teoro pri lernado [4].

"Word books" aŭ vort(oftec)aj libroj[redakti | redakti fonton]

Thorndike verkis tri vortlibrojn por helpi instruistojn kun vortinstruado kaj legado.

Post publikigo de la unua libro de la serio, The Teacher's Word Book (1921), du aliaj libroj estis verkitaj kaj eldonitaj, ĉiu ĉirkaŭ jardekon krom sia antaŭulo.

La dua libro en la serio, kies plena titolo estas A Teacher's Word Book of the Twenty Thousand Words Found Most Frequently and Widely in General Reading for Children and Young Peopl (Vortlibro de instruisto de la dudek mil vortoj trovitaj plej ofte kaj larĝe en ĝenerala legado por infanoj kaj junuloj) estis publikigita en 1932.

La tria kaj fina libro The Teacher's Word Book of 30,000 Words (La vortlibro kun 30.000 vortoj por la instruisto) estis publikigita en 1944.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Thorndike, kiel direktoro de la psikologia sekcio de la instituto pri pedagogia esplorado ĉe Columbia University. raportis pri instruado de Esperanto kiel propedeŭtika lingvo en Usono[5]. Vidu sub Metodo Paderborn.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Meze de la protestoj rilate al la mortigo en de la afrik-usonano George Floyd fare de policisto en 2020, la Board of Trustees de la Instruista Kolegio en Novjorko voĉdonis unuanime forigi la nomon de Thorndike Hall (konstruaĵo kiu portis lian nomon) pro liaj "rasismaj, seksismaj kaj kontraŭjudaj idealoj"[6][7]

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Educational Psychology (1903)
  • Introduction to the Theory of Mental and Social Measurements (1904)
  • The Elements of Psychology (1905)
  • Animal Intelligence (1911)
  • The Teacher's Word Book (1921)
  • The Psychology of Arithmetic (1922)
  • The Measurement of Intelligence (1927)
  • Human Learning (1931)
  • A Teacher's Word Book of the Twenty Thousand Words Found Most Frequently and Widely in General Reading for Children and Young People (1932)
  • The Fundamentals of Learning (1932)
  • The Psychology of Wants, Interests, and Attitudes (1935)
  • The Teacher's Word Book of 30,000 Words (kun Irving Lorge) (1944)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Metodo Paderborn

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Haggbloom, Steven J.; Warnick, Renee; Warnick, Jason E.; Jones, Vinessa K.; Yarbrough, Gary L.; Russell, Tenea M.; Borecky, Chris M.; McGahhey, Reagan; et al. (2002). "The 100 most eminent psychologists of the 20th century". Review of General Psychology. 6 (2): 139–152. CiteSeerX 10.1.1.586.1913. doi:10.1037/1089-2680.6.2.139. S2CID 145668721.
  2. (en) "Who Discovered the Law of Effect?".
  3. (en) Adams, M. A. (2000). Reinforcement theory and behavior analysis. Behavioral Developmental Bulletin, 9(1), 3-6.
  4. (en) B. R. Hergenhahn, Tracy Henley, An Introduction to the History of Psychology
  5. (en) Raporto de Edward Thorndike, Language Learning. Bureau of Publications of Teachers College, 1933, en: Helen S. Eaton, "The Educational Value of an Artificial Language." The Modern Language Journal, #12, paĝoj 87–94 (1927). Arkivita kopio de la orginalo, la 3-an de julio 2009.
  6. (en) "Thorndike Hall at Columbia Teaching College being renamed". WABC-TV (ABC7NewYork), la 16-an de julio 2020.
  7. (en) Thorndike Hall at Columbia Teachers College being renamed, Eyewitness News, la 16-an de julio 2020, alirite la 15-an de aprilo 2021