Denton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri aliaj loknomoj samnomaj vidu la liston Denton (apartigilo)
Denton
Old Courthouse Denton TX.jpg
Administrado
Poŝtkodo 76201–76210 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113 383  (2010) [+]
Loĝdenso 460 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 13′ N, 97° 8′ U (mapo)33.216666666667-97.133333333333Koordinatoj: 33° 13′ N, 97° 8′ U (mapo) [+]
Alto 195 m [+]
Areo 246,273437 km² (2 462 7.3 437 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Situo de Denton

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Denton, Texas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Denton estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso. La urbego estas administra centro de kantono Denton apartenanta al "Ora Triangulo de Norda Teksaso".

Situo de Denton en Teksaso

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malnova juĝejo de Denton

Denton situas sur montetaro en la suda landparto de Usono, en la norda parto de Teksaso. La urbego estas 76 km de la limo kun Oklahomo, 79 km de Dallas (Teksaso).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la esploroj escepte indianoj ne vivis en tiu loko. En la meza 19-a jarcento eŭropanoj alvenis kaj nomis tiun areon por Peters Colony. En 1846 oni deklaris Distrikton Denton, en 1857 formiĝis la urbeto mem. Ambaŭ estis nomitaj post pioniro-kapitano John B. Denton. La urbeto ekhavis fervojan kontakton en 1881, kiu helpis la agrikulturajn komercadon kaj prilaboradon. En 1890 Industria Kolegio fondiĝis, baldaŭ ĝi iĝis universitato.

En Dentono ekzistas du universitatoj:

  • University of North Texas
  • Texas Women's University
Nova juĝejo de Denton

En 1954 oni konstruis sekretan subteran ŝirmejon por prezidanto de Usono.

La urbego estas konata pro ĝia aktiva muzika vivo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Denton situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-24 °C. La varmo kulminas en junio (registrita rekordo en 1954 45 °C), la malvarmo kulminas en januaro (registrita rekordo estas -19 °C). Jare pluvas po 960 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en majo, plej malofte januare.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Denton havas lokan flughavenon. Aŭtoŝoseoj kuras al Oklahomaurbo kaj Dallas, ĉefvojoj kuras al Lubbock kaj Greenville. Ankaŭ trajnoj helpas la trafikon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Denton en la norda parto de Teksaso