Lubbock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lubbock
LubbockSkyline2013.jpg

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 79401–79499 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 257 141  (2020) [+]
Loĝdenso 789 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 34′ N, 101° 53′ U (mapo)33.566666666667-101.88333333333Koordinatoj: 33° 34′ N, 101° 53′ U (mapo) [+]
Alto 992 m [+]
Areo 325,749295 km² (3 257 4.9 295 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Situo de Lubbock

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lubbock, Texas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lubbock estas grandurbo en la subŝtato Teksaso de Usono. Ĝi estas la administra centro de la samnoma kantono Lubbock, en la nordokcidenta parto de Teksaso. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 257 141 loĝantojn. La moknomo de Lubbock estas la "Hub City". La urbego estas hejmo de 2 universitatoj.

Situo de Lubbock en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fora panoramo de Lubbock
Interna urboparto de Lubbock

Lubbock situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto de Lubbock estis fondita en 1876, nomita post Thomas Saltus Lubbock, iama specialpolicano. En 1884 la poŝto ekfunkciis. La urbo mem ne estis fondita ĝis 1890, ĉar pli frue 2 setlejoj "Old Lubbock" kaj "Monterey" etendiĝis. Laŭ alia informo la urbo kaj la universitato prenis la nomon de Francis Lubbock, kiu estis ŝtatestro de Teksaso. En 1951 la loĝantoj ekvidis V-forman misteran lumfenomenon. En 1970 granda ŝtormo trafis la urbegon, dudek ses homoj mortis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Lubbock estas la plej granda kotonokultivejo en la mondo. La kampoj estas akvumitaj. En la urbo multe da homoj laboras en la edukado. Gravas ankaŭ la butikumado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lubbock havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Amarillo, ĉefvojoj kuras al Dallas, Odessa (Teksaso), Wichita Falls, Clovis, fervojaj linioj kuras al Houston, Clovis, Amarillo. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Baptista preĝejo de Lubbock
Universitato en Lubbock
Interna urboparto de Lubbock

Lubbock havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 8-23 °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kaj februaro kun rekordo - 27 °C. Jare pluvas po 475 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio, plej malofte januare.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]