Wichita Falls
Wichita Falls | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Kantono | Wichita | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 76301-11 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 102 316 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 547 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 54′ N, 98° 31′ U (mapo)33.896944444444-98.515Koordinatoj: 33° 54′ N, 98° 31′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 289 m [+] | ||||
Areo | 187,088978 km² (1 870 8.8 978 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Wichita Falls estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso. Ĝi estas la administra centro de samnoma kantono Wichita. La loknomo signifas: Akvofalo Wichita. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 183 km²
- Loĝantaro: 103 931 (en 2011)
- Supermara alteco: 289 m
- Horzono: UTC-6h (ankaŭ en somero)
- Poŝtkodoj: 76301-76311
- Telefonkodoj: 940
Geografio
[redakti | redakti fonton]![]() artefarita akvofalo de la rivero Wichita |
![]() panoramo en Wichita Falls |
Wichita Falls situas sur montetaro en la suda landparto de Usono, en la norda parto de Teksaso. La urbego estas 24 km de la limo kun Oklahomo, 185 km de Fort Worth, 230 km de Oklahomaurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Indianoj vivis en tiu loko en la 18-a jarcento. En la 1860-aj jaroj eŭropanoj alvenis por bredadi brutojn. Wichita Falls fondiĝis en 1872. En 1882 la urbeto jam havis fervojan kontakton kaj en la sama jaro administra unuo formiĝis. Inundo detruis la originan akvofalon en 1886, post preskaŭ 100 jaroj oni konstruis artefaritan akvofalon 16 metrojn altajn por la turistoj. Granda ŝtormo okazis en 1964, 7 homoj mortis, pli ol 100 vundiĝis. Ankaŭ en 1979 granda ŝtormo okazis.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Wichita Falls situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-24 °C. La varmo kulminas en junio kun iama mezurita rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun iama mezurita rekordo -24 °C. Jare pluvas po 733 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas junie, plej malofte januare.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wichita Falls havas lokan flughavenon tage po 5 flugoj al Dallas. Aŭtoŝoseoj kuras al Oklahomaurbo, Amarillo, Fort Worth, ĉefvojoj kuras al Lubbock kaj San Antonio, trajnoj kuras al Fort Worth kaj Amarillo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio