Amarillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de la urbocentro
Larĝa panoramo de la urbocentro
Amarillo
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200 393  (2020) [+]
Loĝdenso 752 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 12′ N, 101° 51′ U (mapo)35.199166666667-101.84527777778Koordinatoj: 35° 12′ N, 101° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 099 m [+]
Areo 266,556133 km² (2 665 5.6 133 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Amarillo (Teksaso)
Amarillo (Teksaso)
DEC
Amarillo
Amarillo
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Amarillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amarillo, Texas [+]
vdr

Amarillo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto Potter kaj parte en distrikto Randall. Amarillo estas ankaŭ universitata urbo kaj memdeklarita " Heliumo-ĉefurbo de la mondo".

Situo de Amarillo en Teksaso

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Interna parto de Amarillo
Strato de Amarillo

Amarillo situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1877 ranĉo ekfunkciis en tiu loko. En 1887 oni komencis konstrui la fervojan linion. Tiu poste helpis komercadon de brutoj, kiu okazis tiutempe je impona kvanto. La setlejo origine havis la loknomon Oneidan. La nuna nomo de Amarillo verŝajne venis de flavaj floroj, kiuj estis abundaj dum la printempo kaj somero ĉe la proksima Amarillo-Lago. (Amarillo estas hispana vorto por la koloro flavo). Oni malkovris gason en 1918, poste ankaŭ nafton. En 1927 heliumo-uzino ekfunkciis. Ekde 1950 oni produktis atombombojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Amarillo estas regiona ekonomia centro, kie menciindas la viandoprilaboro. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn, tritikojn kaj kotonojn, sorgojn, sojfabojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Amarillo havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Lubbock, Oklahomaurbo kaj Los Angeles, ĉefvojoj kuras al Dallas kaj Clovis, fervojaj linioj kuras al Dallas, Clovis, Kansasurbo kaj Pueblo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La horloĝa turo de Amarillo

Amarillo havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 6-21  . La varmo kulminas en junio kun rekordo 44  , la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo - 27  . Jare pluvas po 501 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio. Vintre foje neĝoŝtormoj okazas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Anglalingva, hispanlingva kaj hungarlingva Vikipedioj
Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Amarillo nordokcidente