Batalo de Chancellorsville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trupoj trapasantaj la riveron Rapidan ĉe Germanna Ford.

La Batalo de Chancellorsville estis grava batalo de la Usona Enlanda Milito (1861–1865), kaj la ĉefa okazo de la Kampanjo de Chancellorsville.[1] Ĝi okazis el la 30a de Aprilo ĝis la 6a de Majo, 1863, en la Kantono Spotsylvania, Virginio, apuda la vilaĝo Chancellorsville. Du rilataj bataloj okazis apude la 3an de Majo en la najbara Fredericksburg. En la kampanjo la Armeo de Potomako de la Majora Generalo de la Unia Armeo Joseph Hooker batalis kontraŭ armeo malpli ol duongranda, nome la Konfederacia Armeo de Norda Virginio de la Generalo Robert E. Lee.

Chancellorsville estis konata kiel la "perfekta batalo" de Lee pro sia riska decido dividi sian armeon antaŭ multe pli granda malamika forto kio rezultis en grava venko de la Konfederaciuloj. La venko, rezulto de la aŭdaco de Lee kaj de la timida decidemo de Hooker, estis markita de fortaj perdoj, kiel tiu de la Lt. Gen. Thomas J. "Stonewall" Jackson. Jackson estis frapita per amika pafo, kiu necesigis la amputon de lia maldekstra brako. Li mortis pro pneŭmonito ok tagojn poste, perdo kiun Lee ligigis al la perdo de lia dekstra brako.

La du armeoj frontis unu la alian en Fredericksburg dum la vintro de 1862-1863. La kampanjo de Chancellorsville startis kiam Hooker kaŝe movis la kernon de sia armeo en la maldekstran bordon de la rivero Rappahannock, poste trapasis ĝin matene de la 27a de Aprilo, 1863. La kavalerio de la Unio de Maj. Gen. George Stoneman startigis long-distancan atakon kontraŭ la liverliniojn de Lee je la sama tempo. Tiu operaco estis komplete malefika. Trapasinte la riveron Rapidan tra Germanna kaj Ely's Fords, la federacia infanterio koncentriĝis ĉe Chancellorsville la 30an de Aprilo. Kombinita kun la forto de la Unio fronte al Fredericksburg, Hooker planis duoblan ĉirkaŭon, atakante Lee el lia fronto kaj lia malfronto.

Generalo Jackson mortis pro sekvoj de la Batalo de Chancellorsville.

La 1an de Majo, Hooker antaŭeniris el Chancellorsville al Lee, sed la konfederacia generalo disigis sian armeon fronte al la superaj nombroj de la malamiko, lasinte malgrandan forton en Fredericksburg por eviti la antaŭeniron de la Maj. Gen. John Sedgwick, dum li atakis la antaŭeniron de Hooker per ĉirkaŭ kvar kvinonoj de sia armeo. Spite la celojn de siaj subuloj, Hooker retiris siajn homojn al la defendolinioj ĉe Chancellorsville, cedante la iniciaton al Lee. La 2an de Majo, Lee dividis sian armeon denove, sendante la tutan korpuson de Stonewall Jackson al flanka irado kiu venkis super la 9a Korpuso de la Unio. Dum li plenumis personan rekognoskon avangarde, Jackson estis vundita per pafado el malhelo fare de siaj propraj homoj inter linioj, kaj la kavaleria komandanto Maj. Gen. J. E. B. Stuart provizore anstataŭis lin kiel korpuskomandanto.

La plej akra batalado — kaj la dua plej sangelverŝa de la milito — okazis la 3an de Majo kiam Lee lanĉis multajn atakojn kontraŭ la pozicioj de la Unio en Chancellorsville, kio rezultis en fortaj perdoj ambaŭflanke kaj la elpelo reen de la ĉefa armeo de Hooker. Tiun saman tagony, Sedgwick antaŭeniris tra la rivero Rappahannock, venkis la malgrandan konfederacian forton de Marye's Heights en la Dua Batalo de Fredericksburg, kaj poste moviĝis okcidenten. La konfederaciuloj luktis sukcesan prokrastan agado en la Batalo de la preĝejo de Salem. Je la 4a Lee turnis sian dorson al Hooker kaj atakis Sedgwick, kaj elpelis lin reen al Banks' Ford, ĉirkaŭante ilin je tri flankoj. Sedgwick retiriĝis frue la 5an de Majo. Lee revenis por por fronti Hooker kiu retiris la reston de sia armeo la nokton de la 5a–6a de Majo.

La kampanjo finis la 7an de Majo kiam la kavalerio de Stoneman atingis la liniojn de Unio oriente de Richmond. Ambaŭ armeoj revenis al siaj antaŭaj pozicioj trans la rivero Rappahannock ĉe Fredericksburg. Post la perdo de Jackson, Lee reorganizis sian armeon, kaj sekvis la luktadon ĝis la Kampanjo de Gettysburg unu monaton poste.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estis fakte tri bataloj kaj unu kavaleria atako dum la kampanjo. Ĉar la tri bataloj okazis en malgranda geografia areo kaj en koincidaj tempolinioj, tiu artikolo kovra kaj la batalo ĉe la vilaĝo Chancellorsville mem kaj la tutan kampanjon.