Plasmodesmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apoplasta kaj Simplasta vojoj
Apoplasta kaj Simplasta vojoj

Plasmodesmo estas speco de interligo inter membranoj de najbaraj ĉeloj, kiuj kreas citoplasmajn pontojn. Ili okazas nur en plantaj ĉeloj. La membranecaj mikrotubetoj trapasas la ĉelajn parietojn tra poroj, en kiuj estas nenia materialo. Ili estas la sola maniero transdoni substancojn kaj stimulojn (nutrante la ĉelon) kaj estas citoplasmaj ligoj, kiuj transiras la ĉelan parieton inter apudaj ĉeloj. Kiam ili estas unuigitaj per plasmodesmoj, la protoplastoj de vivaj ĉeloj konsistigas ununuran simplaston. La moviĝo de substancoj tra plasmodesmoj nomiĝas simplasta transporto. La ĉelaj parietoj, la kavoj de la mortaj ĉeloj kaj la interĉelaj spacoj, kiuj ĉirkaŭas la simplaston, ankaŭ formante kontinuaĵon, estas konataj sub la nomo de apoplasto; la moviĝo de substancoj en ĝi estas konata kiel aplopasta transporto. Ili estas formitaj de ligiloj (6 molekuloj de koneksino), kiuj permesas la paŝon de jonoj kaj malgrandaj molekuloj. Plasmodesmoj formiĝas ĉe la fino de ĉeldividiĝo inter frataj ĉeloj. La parietoj de apudaj plantĉeloj havas porojn, lokojn kie ne estas celulozo aŭ iu ajn alia speco de materialo. Ĉi tiuj poroj estas trairitaj de treege maldikaj membranaj tuboj, kiuj metas la citoplasmojn de najbaraj ĉeloj en senpera kontakto. Ĉi tiuj citoplasmaj pontoj, kiuj komunikas apudajn plantajn ĉelojn, nomiĝas plasmodesmoj.

En ĉi tiu teksto estis uzita la traduko de la teksto Plasmodesmo en la portugala vikipedio.