Historia reviziismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En historiografio, la termino historia reviziismo identigas la re-interpretadon de la historia rakonto.[1] Ĝi kutime enhavas la defion al la ortodoksaj (establitaj, akceptitaj aŭ tradiciaj) idearoj subtenitaj de la profesiaj fakuloj pri historia okazaĵo aŭ tempo-periodo aŭ fenomenono, enkondukante kontraŭajn pruvaron aŭ opiniojn, aŭ reinterpretante la motivojn kaj decidojn de la koncernaj historiaj personoj. La revizio de la registrita historio povas montri novajn malkovrojn aŭ faktojn, pruvojn kaj interpretadon, kiuj poste rezultas en reviziita historio. En pli rimarkindaj okazoj, reviziismo inkludas ŝanĝojn de ĝistiamajn moralajn juĝojn.

Je baza nivelo, legitimi historian reviziismon estas ofta kaj ne speciale polemika procezo disvolvi kaj rafini la verkadon de historio. Multe pli polemikiga estas la modifo de moralaj trovoj kaj konsideroj, pere de kio tion la ĉeftendencaj historiistoj estis konsiderintaj (por ekzemplo) pozitivaj fortoj estas priskribitaj kiel negativaj, aŭ inverse. Tia reviziismo, se defiita (speciale per akraj terminoj) fare de subtenantoj de la antaŭa konsidero, povas iĝi nelegitima formo de historia reviziismo konata kiel historia neadismo se ĝi inkludas maltaŭgajn metodojn kiel jenaj:

  • la uzado de kreitaj dokumentoj aŭ de malica diskomprenigo de aŭtentaj dokumentoj
  • atribuado de falsaj konkludoj al libroj kaj aliaj fontoj
  • manipulado de statistika informaro
  • intence mistraduko de tekstoj

Tiu tipo de historia reviziismo povas prezenti re-interpretadon de la morala signifo de la historia registro.[2] Neadistoj uzas la terminon "reviziismo" por aludi al siaj klopodoj por legitimi la historian esploradon. Tio estas speciale la okazo kiam la "reviziismo" temas pri la Neado de Holokaŭsto.

Ŝanĝantaj perspektivoj surbaze de novaj indicoj[redakti | redakti fonton]

Historia reviziismo estas la ilo per kiu dokumentita historio estas ĝisdatigita kun novaj faktoj kaj interpretoj.

La Prezidanto de la Usona historia asocio S-ro James M. McPherson laŭdis historian reviziismon dirante:

"Historia reviziismo estas la vivsango de historia esplorado. Historio estas daŭra dialogo inter la nuntempo kaj la pasinteco. Pasintaj interpretoj povas ŝanĝiĝi kiam ajn nova indico aperas, novaj demandoj pri indico aperas, kaj novaj perspektivoj ekestas kiam tempo pasas. Ne ekzistas ununura, eterna kaj senŝanĝa "vero", kiu priskribas la okazaĵojn de la pasinteco kaj ilian signifon."

La filozofo de scienco Thomas Kuhn diris, ke kontraste al la ekzaktaj sciencoj, en kie ekzistas nur unu maniero priskribi eventon, la sociaj sciencoj estas karakterizitaj per pluraj tavoloj paralelaj al la priskribo de la eventoj. Li argumentis ke neblankuloj, nigruloj, virinoj, kaj la laborista klaso ne estus sufiĉe reprezentitaj en usona historio ĉar la reganta elito en Usono estis kunmetita ĉefe de blankuloj, ĉar ili havis la rimedojn por iri al kolegio kaj iĝi profesiaj historiistoj. Tial, historio kiel skribita de ili reflektas ilian statuson. Kuhn ankaŭ citas la vortojn de W. E. B. DuBois de 1935:

“Mirigas min, ke historia esplorado baziĝas sur la ideo, ke homa malboneco devas esti forgesita kaj distordita, kaj ĝia ĉeesto reduktita. La malfacileco kun ĉi tiu aliro estas ke historio perdas sian valoron kaj kredindecon. Ĝi priskribas perfektajn homojn kaj noblajn naciojn, sed ĝi ne diras la veron."

Multaj historiistoj, inkluzive de Deborah Lippstadt, distingas inter historia reviziismo kaj la reverkado de historio por politikaj aŭ ideologiaj celoj. Ekzemple, holokaŭsto-neantoj ofte prezentas siajn artikolojn kiel historian reviziismon. Plejparte, reverkistoj de historio ne ofertas novan interpreton de historiaj okazaĵoj donante nova indico, sed neas ke la okazaĵo entute okazis aŭ provas ege minimumi kaj sengravigi ĝin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2019) Historical Revisionism, Current Controversies. New York: Greenhaven Publishing LLC. ISBN 9781534505384. “The ability to revise and update historical narrative - historical revisionism - is necessary, as historians must always review current theories and ensure they are supported by evidence. [...] Historical revisionism allows different (and often subjugated) perspectives to be heard and considered.”.
  2. Evans, Richard J. (2001) Lying About Hitler: History, Holocaust, and the David Irving Trial. p. 145. (ISBN 0-465-02153-0).