Ekzaktaj sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzaktaj sciencoj (foje precizaj sciencoj) estas akademia kampo kaj inkluziva nomo por la fakoj de scienco traktanta matematikon kaj la fenomenojn de senviva materio (kontraste al vivosciencoj) [1]. La precizaj sciencoj traktas materion de ĝia plej simpla nivelo, kio estas atomoj kaj partikloj, tra ĝia pli kompleksa nivelo, kiu inkluzivas elementojn, kunmetaĵojn, miksaĵojn kaj molekulojn, kaj pli grandajn korpojn, ĝis steloj kaj galaksioj [2].

En la pasinteco, la precizaj sciencoj, kune kun la vivsciencoj, estis inkluzivitaj en la kampo nomita natursciencoj [3][4]. Kun la kresko de universitatoj kaj la profundiĝo de specialiĝo, en multaj universitatoj la fakultato de natursciencoj estis dividita en du apartajn fakultatojn, ekzaktajn sciencojn kaj vivsciencojn.

La distingo inter la kvantaj ekzaktaj sciencoj kaj tiuj sciencoj kiu traktas la kaŭzoj de aferoj komencis kun Aristotelo, kiu distingis matematikon de natura filozofio kaj konsideris la ekzaktajn sciencojn esti la "pli natura de la filioj de matematiko." [1] Tomaso de Akvino utiligis ĉi tiun distingon kiam li atentigis ke astronomio klarigas la sferan formon de la Tero de matematika rezonado dum fizikoj klarigas ĝin de materialaj aferoj [5]. Ĉi tiu distingo estis ĝenerale, sed ne universale, akceptita ĝis la scienca revolucio de la 17a jarcento [6]. Edward Grant proponis ke fundamenta ŝanĝo gvidanta al la novaj sciencoj estis la unuigo de la ekzaktaj sciencoj kaj fiziko de Keplero, Neŭtono kaj aliaj, kiu rezultis en kvanta enketo de la fizikaj aferoj de natura phenomena [7].

Lingvistiko kaj Kompara lingvoscienco ankaŭ estis konsiderita ekzaktajn sciencojn, plej precipe de Benjamin Whorf [8].

Ĉefaj kampoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Grant, Edward (2007), A History of Natural Philosophy: From the Ancient World to the Nineteenth Century, Cambridge: Cambridge University Press, p. 43, (ISBN 9781139461092) 
  2. Friedman, Michael (1992), "Philosophy and the Exact Sciences: Logical Positivism as a Case Study", in Earman, John, Inference, Explanation, and Other Frustrations: Essays in the Philosophy of Science, Pittsburgh series in philosophy and history of science, 14, Berkeley and Los Angeles: University of California Press, p. 84, (ISBN 9780520075771) 
  3. Neugebauer, Otto (1962), The Exact Sciences in Antiquity, The Science Library (2nd, reprint ed.), New York: Harper & Bros. 
  4. Sarkar, Benoy Kumar (1918), Hindu Achievements in Exact Science: A Study in the History of Scientific Development, London / New York: Longmans, Green and Company, (ISBN 9780598626806), https://books.google.com/books?id=1CpRAAAAYAAJ 
  5. Aquinas, Thomas, Summa Theologica, Part I, Q. 1, Art. 1, Reply 2, http://www.newadvent.org/summa/1001.htm#1, retrieved 3 September 2016, "For the astronomer and the physicist both may prove the same conclusion: that the earth, for instance, is round: the astronomer by means of mathematics (i.e. abstracting from matter), but the physicist by means of matter itself." 
  6. Grant p 303-305
  7. Grant p 312-312
  8. Benjamin Whorf, Linguistics as an exact science. In Language, thought and reality: Selected writings of Benjamin Lee Whorf. Edited by J.B. CarrollM.I.T. Press, 1956, 20–232.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]