Dronao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dronao
legenda figuro
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Religio hinduismo
Mortigita de Dhrishtadyumna
Loĝloko Hastinapuro
Okupo guruo
Patro Bharadwaja
Gefratoj Ilavida
Edzo/Edzino Kripi
Infanoj Aŝvatamo
vdr

En la eposo Mahabarato, DronaoDroṇa (sanskrite द्रोण, Droṇa), Droṇāchārya, Guru DroṇaRajaguru Devadroṇa estis reĝa instruisto de Kaŭravoj kaj Pandavoj. Li estis amiko de Guruo Sukraĉarja, nome guruo de Asuroj, kiel Mahabali. Li estis filo de "riŝi" Bharadŭaĝa kaj posteulo de saĝulo Angirasa. Li estis majstro de antaŭenirinta militartoj, kiel pri la diaj armiloj Astra. Li estis ankaŭ la dua ĉefkomandanto de la kaŭrava armeo el la 11a tago ĝis la 15a tago. Li malsukcesis kvar fojojn kapti Ĝudhisthira (11a, 12a tagoj, 14a tago kiam Arĝuno estis okupita luktante por mortigi Ĝajdratha kaj la 14a nokto. Li estis senkapigita de Dhriŝtadĝumna kiam li estis meditante liberigi sian animon en la batalkampo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]