Organometala ĥemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Organometala ĥemio estas la studo de organometalaj komponaĵoj, kemiaj kombinaĵoj kiu enhavas almenaŭ unu el la kemiaj ligoj inter atomo de karbono de organa molekulo kaj metalo, inklude alkalajn, alkalajn teron kaj transirajn metalojn, kaj foje larĝiĝite por inkludi ankaŭ metaloidojn kiel boro, silico kaj seleno.[1][2] Krom ligoj al organaj fragmentoj aŭ molekuloj, ankaŭ ligoj al 'neorgana' karbono, kiel karbona monooksido (metalaj karboniloj), cianido, aŭ karbido, estas ĝenerale konsiderata organometala. Kelkaj rilataj komponaĵoj kiaj transirmetalaj hidridoj kaj metalfosfinaj kompleksoj estas ofte inkluditaj en studoj de organometalaj komponaĵoj, kvankam strikte parolante, ili ne estas necese organometalaj. La rilata sed distingita termino "metalorganika komponaĵo" referencas al metal-enhavaj komponaĵoj kiu ne havas rektajn metal-karbonajn ligilojn sed kiu enhavas organajn ligandojn. Metal β-diketonatoj, alkoksidoj, dialkilamidoj, kaj metalfosfinaj kompleksoj estas gravaj membroj de tiu klaso. La fako de organometala kemio kombinas aspektojn de tradiciaj neorganika kaj organika kemioj.[3]

Organometalaj komponaĵoj estas amplekse uzataj stoiĥiometre en esplorado kaj industrikemiaj reagoj, same kiel en la rolo de kataliziloj por pliigi la proporciojn de tiaj reagoj (ekz., kiel en uzoj de homogena katalizo), en kiuj la celitaj molekuloj estas polimeroj, medikamentoj, kaj multaj aliaj tipoj de praktikaj produktoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crabtree, Robert H.. (2009) The Organometallic Chemistry of the Transition Metals, 5‑a eldono, Nov-Jorko, NY: John Wiley and Sons, p. 2, 560, and sim. ISBN 978-0470257623.
  2. IUPAC - Goldbook: organometallic compounds. Alirita 2a de Januaro 2021.
  3. Oliveira, José; Elschenbroich, Christoph (2006). Organometallics (3., komplete rev. kaj etendita eld.). Weinheim: Wiley-VCH-Verl. ISBN 978-3-527-29390-2.