Måneskin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Måneskin

Fondo 2016
Ĝenro rokmuziko
Oficiala retejo maneskin.it
Muzikistaro
  • Damiano David
  • Victoria De Angelis
  • Thomas Raggi
  • Ethan Torchio
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Måneskin (dane por 'lunlumo') estas itala rokmuzika grupo el Romo, konsistanta el ĉefkantisto Damiano David, kontrabasistino Victoria De Angelis, gitaristo Thomas Raggi kaj tamburisto Ethan Torchio. Prezentante surstrate, la bando ekfamiĝis post la dua loko en la dekunua sezono de la itala talentekspozicio X Factor en 2017. La bando gajnis la Muzikan Festivalon Sanremo 2021 kaj la Eŭrovido-Kantokonkurson 2021 - kiel la itala reprezentanto en ĉi-lasta - per la kanto "Zitti e buoni". Eldoninte du studialbumojn Il ballo della vita (2018) kaj Teatro d'ira: Vol. I (2021), unu aldonaĵo kaj ok unuopaĵoj, ili superis la italajn muzikajn furorlistojn en diversaj okazoj, kaj kolektis 20 platenajn kaj kvar orajn atestilojn de FIMI, la Federacio de la Itala Muzika Industrio, vendante pli ol unu milionon da diskoj en Italio.