Kesadiljo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kesadiljoj.

Kesadiljo aŭ en hispana quesadilla [kesaDIja] estas plado de la Meksika kuirarto kiu konsistas en tortiljo de maizo aŭ de tritiko, faldita je la mezo kiu devas esti farĉita de fromaĝo, en hispana "queso", de kio devenas quesadilla, krom de aliaj ingrediencoj kaj kiu estas manĝata varma,[1]​ ĉu fritita ĉu boligita per la komalo.[2]​ Kvankan oni konsideras la fromaĝon la ĉefa ingredienco, en la metropola zono de Meksikurbo la kesadiljoj povas enhavi aliajn enhavojn krom fromaĝo. Tiel en Meksikurbo estas, por ekzemplo, kesadiljoj de fromaĝo,[3]​ de viandhaketaĵoj, de huitlacoche, de cerbaĵoj, de kukurbofloro, ktp.;[2]​ dum en la cetero de la lando normale la kesadiljoj estas preparataj uzante fromaĝon kiel bazan kaj nepran ingrediencon, kaj povas enhavi aŭ ne enhavi aliajn aldonajn ingrediencojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «Quesadilla». Diccionario de la lengua española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7.
  2. 2,0 2,1 «Resultados sobre el término quesadilla». Academia Mexicana de la Lengua. Arkivita el la originalo la 2an de majo 2017. Konsultita la 9an de Junio 2021.
  3. «Quesadilla de queso». Academia Mexicana de la Lengua. Arkivita el la originalo la 30an de julio 2017. Konsultita la 9an de Junio 2021.