Cerbaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝafidaj cerboj vendita kiel manĝaĵo

La cerbo, kiel plej aliaj internaj organoj, aŭ tripaĵo, povas servi kiel nutraĵo. Cerboj uzataj por nutrado inkluzivas tiujn de porkoj, sciuroj, kunikloj, ĉevaloj, brutoj, simioj, kokoj, fiŝoj, ŝafidoj, kaj kaproj. En multaj kulturoj, malsamaj specoj de cerbo estas konsiderataj delikataĵoj.

Kelkaj el tiuj cerbaĵoj estas facile kuireblaj. Ekzemple facila recepto konsistas en fritetado de iom da dispecigitaj cepoj en malmulta oleobutero. Poste oni aldonas pecojn da cerbo. Poste oni povas aldoni ovojn aŭ ne.

En kelkaj triboj de iama Nov-Gvineo estis ofta kutimo kanibaleco, kiel sistemo por nutrado, sed ankaŭ pro kredo je alpreno de animoj de malamikoj venkitaj en batalo aŭ eĉ de propraj parencoj. Grava parto de tiu kutimo estis la manĝo de homaj cerboj, kiu ŝajne rilatis al apero de malsanoj, similaj al la Malsano de Creutzfeldt-Jakob kaj Bova Spongoforma Encefalopatio.[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Collinge, John (2001). «Prion diseases of humans and animals: their causes and molecular basis». Annual Review of Neuroscience 24: 519-50. PMID 11283320. doi:10.1146/annurev.neuro.24.1.519.
  2. Collins, S.; McLean CA, Masters CL (2001). «Gerstmann-Straussler-Scheinker syndrome, fatal familial insomnia, and kuru: a review of these less common human transmissible spongiform encephalopathies». Journal of Clinical Neuroscience 8 (5): 387-97. PMID 11535002. doi:10.1054/jocn.2001.0919.