Komalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miksteka virino uzanta ceramikan komalon por kuiri du tortiljojn el maizo en San Juan Achiutla, Oaxaca, Meksiko, 2020.

Komalo, en hispana comal (el la nahuatla lingvo de comalli) estas vorto uzata en Meksiko kaj Centrameriko, por referenci al tradicia kuirilo uzata kiel kuirlameno.

La tradicia komalo de la indiĝenoj de Meksiko kaj Centrameriko estas peco de ceramiko kun formo de ebena telero farita el bakita koto, kiun oni lokas sur tri aŭ kvar ŝtonoj, super la fajro kaj la braĝoj. Tradicie estas uzata por prepari diversajn tipojn de pladoj, partikulare tortiljoj el maizo, tlaĝudoj kaj totopoj, inter aliaj.

La aktualaj ceramikaj komaloj kutime ricevas surfacan traktadon, kiu konsistas en frotado de la komalo ankoraŭ neuzata per miksaĵo de akvo kaj kalko, kaj poste oni permesas sekiĝon; tiu traktado evitas la adheron de la kuirato.

Pro la enkonduko de modernaj sistemoj de fabrikado kaj produktado, la komaloj estas fabrikataj ankaŭ kiel metala lameno kaj tiuj estas kutime pli grandaj ol tiuj de ceramiko. Kelkaj el tiuj havas cirklan depresion en la centra parto, kiu utilas por enhavi oleon aŭ buteron, uzita por friti manĝaĵon.