Frederiko Vanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko Vanga
Persona informo
Naskiĝo 12-a jarcento
Morto 6-an de novembro 1218 (1218-11-06)
en Akko
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo pastro • katolika episkopo vd
Princepiskopo de Trento
Dum 12071218
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko VANGA (aŭ Wanga) (germane Friedrich von Wangen)[1] (mortis en 1218) estis Princepiskopo de Trento ek de la 9-a de aŭgusto 1207 ĝis sia morto.

Li naskiĝis en la nobla familio de la Wanganii Notarbartolo, Lordoj de Wangen. Kiel episkopo li fondis plurajn hospitalojn kaj konstruigis defendan turon (Torre Vanga) sur la bordo de la rivero Adige en Trento.

Li ankaŭ komencis la laborojn por la katedralo de la urbo kaj eldonis kolekton de mezepokaj dokumentoj (Codex Wangianus).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri literumado de Frederiko en PIV NPIV Alirita la 19an de Junio 2021.