Ecosia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ecosia
Ecosia
Ecosia
retejo • interreta serĉilo • social enterprise
Retadreso ecosia.org
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Ecosia GmbH
Registriĝo Neniu
Fondiĝo 7/12/2009
Stato Aktiva
vdr

Ecosia estas interreta serĉilo kiu donacas 80% de siaj profitoj al asocioj kiuj agas al la programo de rearbarigo nune precipe en la landoj de la sudo. Ecosia plantis arbojn en Burkino, en Peruo, en Tanzanio, en Madagaskaro kaj en dek du aliaj landoj. La entrepreno estas certigita kiel B korporacio, kaj sidejo estas en Germanio (Berlino).

En julio 2020, Ecosia superas la 100 milionojn da plantitaj arboj tra la mondo ekde sia kreo. Tio reprezentas plurajn miliardojn da retserĉado. Averaĝe oni bezonas 45 esploradojn por planti arbon.

La rezultoj ekrane de la serĉilo estas generitaj de Bing, plibonigitaj de privataj algoritmoj de Ecosia kaj kun reklamoj per Yahoo!.

Eblas ne plu afiŝi reklamajn ligojn, en tiu kazo la donacado estas pli malgrava.

Kiel socia entrepreno, Ecosia volas «kultivi pli daŭripovan mondon en media, socia kaj ekonomia fakoj». Por tio, krom esti neŭtrala en karbono, ĝi plantas ankaŭ regule arbojn en iuj plej malriĉaj landoj. La sidejo de Ecosia GmbH estas lokita en Berlino, en Germanio, kie laboras teamon de averaĝe 30 personoj.

Christian Kroll
Christian Kroll (en 2019), la fondinto de Ecosia.
Évolution des financements d'Écosia pour les plantations d'arbres
Evoluo de la financadoj de Ecosia por la plantado de arboj,