Los olvidados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los olvidados
filmo
Originala titolo Los olvidados
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 9 nov. 1950, aprilo 1951, 24 aŭg. 1951, 14 nov. 1951, 24 mar. 1952, 13 nov. 1953
Ĝenro aŭtorisma filmo, filma dramo
Kameraado Gabriel Figueroa
Reĝisoro(j) Luis Buñuel
Scenaro Luis Buñuel • Luis Alcoriza
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Rodolfo Halffter
Rolantoj Miguel Inclán • Roberto Cobo • Víctor Manuel Mendoza • Alfonso Mejía • Stella Inda • Alma Delia Fuentes • Ernesto Alonso
IMDb
vdr

Los olvidados (La forlasitoj, La forgesitoj) estas meksika filmo filmita el 6a de februaro ĝis la 9a de marto 1950 en l studioj Tepeyac kaj surloke en Meksikurbo, premierita la 9an de novembro samjare en la kinejo México.[1]​ Verkita kaj reĝisorita de Luis Buñuel, kiu ricevis prie la premion al la plej bonkvalita reĝisoro en la Festivalo de Cannes, kaj kiu estis nomumita Memoro de la Mondo fare de la Unesko.[2]Los olvidados rakontas tragedian kaj realisman historion pri la vivo de malriĉaj infanoj en marĝenita kvartalo de Meksikurbo.

Tiu filmo estas la plej grava verko de Buñuel post kiam li komencis sian meksikan etapon post sia ekzilo al Meksiko post la Hispana Enlanda Milito. La filmo eniras en la modelo de la itala novrealismo, al kiu Buñuel aldonis surrealisman nuancon kiel observeblas en la sceno de la sonĝo de Pedro, la obsedo pri kokinoj aŭ la ovo ĵetita al la filmilo.

La temo de la filmo enhavas amarajn epizodojn de la vivo de geknaboj en tute malriĉa kvartalaĉo, en kiuj elstaras momentoj de reciproka brutaleco inter ili (batado de unu el kiuj rezultas en mortigo), seksa anksio, krueleco el kaj al blindulo, nerespondecaj patroj, vivo kun animaloj, reciproka ŝtelado ktp. La fino kondukas al tragedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cineteca Nacional. Expediente A-00053 Los olvidados. México, CONACULTA, konsultita en la Centro de Documentación e Investigación.
  2. «Declaran a la película Los olvidados de Luis Buñuel, Patrimonio de la Humanidad». NOTICIAS Voz e Imagen de Oaxaca con información del CONACULTA, 16a de septembro 2003.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]