Vanilina sukero
Etoso
La vanilina sukero estas spico uzata en dolĉaĵofarado kiel pli malmultekosta anstataŭaĵo de vanilita sukero. Ĝi estas farita el sukero miksita kun vanilino aŭ etila vanilino. Ĝia koloro estas blanka aŭ flavgrizeta. La aldonoj donas la karakterizan aromon kaj guston al la spico. La spico konsistu almenaŭ el 1% da vanilino aŭ el 0,33% kaj ne plu ol 0,5% da etila vanilino.[1] La nenaturaj aromaj aldonoj estas plej ofte ekstraktitaj de pulpo kaj ne havas ĉiujn ecojn de natura vanilo.[2]